La Scoumoune | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La Scoumoune |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 13 dec. 1972, 19 feb. 1973, 8 mar. 1973, 26 apr. 1973, 17 maj. 1973, 8 jun. 1973, 16 jun. 1973, 7 sep. 1973, 26 sep. 1973, 28 mar. 1974, aprilo 1974, 28 okt. 1978 |
Ĝenro | krimfilmo, mallibereja filmo, drama filmo |
Kameraado | Andréas Winding |
Reĝisoro(j) | José Giovanni |
Produktisto(j) | Raymond Danon |
Scenaro | José Giovanni |
Filmita en | Korsiko • Fort de Bellegarde |
Loko de rakonto | Marsejlo |
Muziko de | François de Roubaix |
Rolantoj | Jean-Paul Belmondo • Claudia Cardinale • Andréa Ferréol • Michel Constantin • Jean-Claude Michel • Aldo Bufi Landi • Luciano Catenacci • Gérard Depardieu • Henri Vilbert • Pierre Collet • Alain Mottet • Albert Augier • Bruno Balp • Dominique Zardi • Henri Lambert • Hervé Sand • Jacques Brunet • Jacques Debary • Jacques Marchand • Jacques Rispal • Marc Eyraud • Michel Peyrelon • Michèle Perello • Nicolas Vogel • Philippe Brizard • Enrique Lucero • Pierre Danny |
IMDb | |
La Scoumoune estas franca filmo de 1972 reĝisorita de José Giovanni, en kiu stelulas Jean Paul Belmondo, Claudia Cardinale kaj Michel Constantin. Ĝi estas adaptaĵo de romano de Giovanni nomel L'Excommunié kies titolo dialektigita titoligas ankaŭ la filmon.
La Scoumoune estis refilmo de franca filmo de 1961 nome Un nommé La Rocca, reĝisorita de Jean Becker, ankaŭ bazita sur la romano de Giovanni en kiu ankaŭ stelulas Belmondo en la sama rolo.
Marsejlo, 1934. Xavier Saratov (Michel Constantin) estas en malliberejo pro murdo, kiun Jeannot Villanova, la estro de la Marsejla submondo, ŝajnigis ke li faris metante kadavron en sian aŭton. Georgia (Claudia Cardinale), ŝia fratino, kaj ŝia amiko Roberto Borgo (Jean-Paul Belmondo), moknomita "Scoumoune" ĉar li alportas malbonŝancon al siaj malamikoj tirante kaj pafante pli rapide ol ili, provas pruvi sian senkulpecon.
Roberto eliminas plurajn murdintojn de la submondo kaj eĉ finfine murdas Villanova-n. Li transprenas la administradon de sia kabaredo, kies profitojn li volas uzi por financi la proceson de Xavier. Sed lia amiko, viktimo de sia longa krima kariero, estas kondamnita al dudek jaroj da punlaboro.
Roberto komencas elkovi planon por la fuĝo de Xavier. Tio okazas kiam bando de nigraj usonaj gangsteroj eniras la scenon, provante trudi sin per brutaleco en la Marsejla nokta vivo. Dum konfrontiĝo, Roberto mortigas plurajn el ili, sed, vundita, finfine estas arestita. Li estas en victurno kondamnita al dudek jaroj, kaj trovas sin en la sama malliberejo kiel Xavier. Kiam milito estis deklarita, la du amikoj faris peton aliĝi, sed la trofrua malvenko de Francio igas la peton malsukcesa. Ili faras kelkajn fuĝprovojn, kiuj same malsukcesas.
Ĉe la Liberigo, la Ŝtato dekretis reduktojn de puno al kaptitoj kiuj volontulis por danĝera misio: kontribui al la senminigo de la atlantika marbordo. La du amikoj, kiel multaj aliaj, kaptas la okazon. Malbone ekipitaj, malbone trejnitaj, traktataj kun malestimo kaj malamo de la teknikistoj, multaj arestitoj mortosaltas pro la minoj. Roberto eskapas nedifektita, sed Xavier perdas brakon.
Post sia liberigo, Roberto kaj Xavier unue estas dungitaj por "reestigi ordon" al la nokta vivo. Sed Xavier ne povas reintegriĝi en la civilan vivon. Roberto decidas tial akiri la kabaredon de siaj dungantoj perforte, kun la intenco revendi ĝin por ekloĝi en la kamparo kun Xavier kaj lia fratino. Sed la medio multe ŝanĝiĝis: ĝi estas plena de novaj senskrupulaj bandoj, konsistantaj el iamaj rezistantoj. Unun tagon, dum Roberto estas for, Xavier estas mortigita kaj Georgia vundita en konflikto kun unu el ili. Roberto ĵuras venĝi ilin.