Der Untergang des Abendlandes | |
---|---|
skribita verko • literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Oswald Spengler |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1918 |
Ĝenro | filozofio de historio • eseo • nefikcio |
Der Untergang des Abendlandes. Umrisse einer Morphologie der Weltgeschichte (La Subiro de la Okcidento. Skizo de morfologio de la monda historio) estas la kulturfilozofia ĉefverko de la germana filozofo Oswald Spengler. Ĝi forte influis la modernan koncepton pri historio. La unua volumo (Gestalt und Wirklichkeit, Figuro kaj Realo) estis unuafoje eldonita en 1918 en Vieno, la dua volumo (Welthistorische Perspektiven, Mondhistoriaj Perspektivoj) en 1922 en Munkeno.
Laŭ Spengler historio ne estas progresa linio, sed la cikla naskiĝo kaj disfaliĝo de malsamaj altaj kulturoj (Hochkulturen), kiuj: havas fruan etaĝon de spirite vigla juneco kaj entrepreneco ĉe feŭdisma sistemo, kie la popoloj estas tre alligitaj al sia lando kaj religio, kaj la principoj de kulturo naskiĝas (Printempo), poste atingas plej altan etaĝon de ekstrema kultura rafinado, kie la luktado inter la mistikaj kaj raciaj esprimoj de kreado kondukas al ĝusta ekvilibrigo kaj al la pinto de kreado kaj arto, ĉe regsistemo de dinastia monarĥio (Somero), ekdegeneriĝas post absoluta venko de raciismo (kaze de la Okcidenta civilizo, Klerismo) kiu malriĉigas la mistikajn aspektojn de la religio de popolo, anstataŭante la religian fervorecon per naciismo, kaj post la absoluta venko de la ĉefurba vivmaniero kontraŭ la periferia vilaĝa vivmaniero, kune kun la kreskinta koncerno nure pri ekonomiaj aspektoj kiu kondukas al demokratia sistemo, (liaopinie la absoluta povo de mono) (Aŭtuno), kaj fine frostiĝas forme de materiisma kulturo (Vintro), kie arto iĝas ripetiĝo de antaŭaj kreaĵoj, vivo kaj naskindicoj statikiĝas, kaj naciismo degeneriĝas en la personan deziron por fortaj, karismaj estroj, do demokratio kondukas al enlandaj intercivitanaj militoj kaj fine al Cezarismo, t.e. al la regado de individuoj kiuj postulas lojalecon kontraŭa al la Ŝtato.
Ĉe Cezarismo, aŭtoritarismaj homoj, laciĝitaj pro la politikaĵoj de mono, akiras la povon pro la ĥaoso de malstabilaj demokratioj, kaj sekve masakras la intelektajn kaj ekonomiajn klasojn de la socio aŭ lando. La sovaĝa vivmaniero malrapide enŝoviĝas denove en la profunde civilizan vivstilon, kondukanta denove al socio de sovaĝuloj kiuj tiel denove bezonas monarĥon aŭ reganton (Printempo).
La Okcidenta kulturo evidente estis malprogresanta, sed la verko temas pri fundamenta tendenco en ĉiuj kulturoj. Ĝi ekhavis grandan signifon al okcidenta filozofio kaj prihistoria pensado dum la 1920aj jaroj, nelaste surfone de la kultura ŝoko kiun kaŭzis la unua mondmilito.
Spengler adoptas organikan koncepton de Kulturo. Primitiva kulturo estas nur kolektiĝo aŭ tutaĵo de siaj konstituaj senkoheraj partoj (individuoj, triboj, vilaĝoj, ktp). Alta Kulturo, tamen, en sia matureco kaj kohero, iĝas organismo mem. Tia Kulturo kapablas unuigi, sublimi kaj aliformigi la plurajn kutimojn, mitojn, teĥnikojn, artmetiojn, popolojn, kaj klasojn en ununuran fortan kaj unikan historian tendencon.
Li mencias entute 8 malsamajn Hochkulturen (''Altaj Kulturoj'') en la homa historio:
Spengler dividas la konceptojn pri Kulturo kaj Civilizacio; la unua koncentriĝas je sia eno kaj kreskiĝas, la dua koncentriĝas je sia ekstero kaj nure ekspansiiĝas. Tamen, li konsideras Civilizacion la sorto de ĉiu Kulturo. La transiro Kulturo-Civilizacio ne temas pri elekto—ne estas la konscia volo de aro da individuoj, klasoj aŭ popoloj kiu decidas. Unuflanke, Kulturoj estas ''aĵoj-iĝantaj'', aliflanke Civilizacioj estas ''aĵoj-iĝintaj''. Ĉar ili estas la konkludo de la etaĝo de kresko de Kulturo, Civilizacioj koncentriĝas eksteren, kaj tiusence ili estas artefaritaj aŭ nesinceraj. Civilizacioj estas tio, kio Kulturoj iĝas kiam ili ne plu kreemas nek kreskiĝas ene. Ekzemple, Spengler aludas Grekojn kaj Romianojn: la imagema Greka Kulturo subiris kaj aliformiĝis en la tute praktikan Romian Civilizacion.
Spengler ankaŭ komparas du nociojn: la ''mondo-urbo'' kaj la provinco kiel analogajn konceptojn por Civilizacio kaj Kulturo respektive. Urboj elprenas kaj kolektas la vivon de la vastaj ĉirkaŭaigantaj religioj. Li cetere kontrastas du homojn: la ''vera-aŭtoktona'' sidloka kamparano de la lando-rando, kun la nomada, sentradicia, senreligia, inteligenta-tamen-nefruktodona kamparano, kiu malamas la urboloĝanton. En la Urboj, Spengler vidas ne popolon, sed ''amason'' da homoj, hostilaj al la tradicioj kiuj reprezentas Kulturon (laŭ Spengler ĉi tiuj tradicioj estas: la nobelaro, la Eklezio, privilegioj, dinastioj, formala arto komprenata kiel kultura tasko kaj limoj de scienca scio). Urbo-loĝantoj posedas vantan inteligentecon, ''kiu konfuzas la kamparanan saĝecon, je novmoda kontraŭdira naturismo kun sinteno pri seksemo kiu estas reveno al primitivaj instinktoj, kaj tamen kun ene mortanta religieco''. Krome, Spengler rigardas ĉe la urba amasa disdonado de enspezoj por sportaj ekshibicioj por amuzado la lastajn aspektojn kiuj indikas la finiĝon de Kulturo kaj la leviĝon de Civilizacio.
Spengler havas malestiman opinion pri Civilizacioj, eĉ pri tiuj kiuj implikiĝis en signifa ekspansio, ĉar tia ekspansio ne estis vera kreskiĝo. Unu el liaj ĉefaj ekzemploj estas la Romia ''mondo-regado''. Ĝi ne estis sukceso, ĉar Romianoj ne alfrontis signifan rezistadon al sia ekspansio. Do, tiele ili ne vere konkeris sian imperion, sed simple prenis kiel sian posedaĵon kiu kuŝis tie, por iu ajn. Spengler asertas ke la Romia Imperio ne estis fruktodona poste, pro la kultura energio kiun ĝi elĉerpis ĉe la Punikaj Militoj. Post la Milito de Zama, Spengler kredas ke la Romianoj neniam partoprenis, aŭ eĉ ne estus kapablaj partopreni, militon kontraŭ vere konkuranta milita povego
Spengler asertas ke demokratio estas simple la politika armilo de mono, kaj ke la amaskomunikiloj estas la ilo pere de kiu mono plenregas la demokratian politikan sistemon. La ĝisfunda influo de la povo de mono ĉe socio estas indikilo pri la ŝanĝiĝo de Kulturo al Civilizacio.
Demokratio kaj plutokratio estas ekvivalentaj laŭ la tezo de Spengler. La ''tragika komedio de la mondo-plibonigantoj kaj la libereco-instruistoj'' estas ke ili simple kunhelpas monon esti eĉ pli efika kaj influa. La principoj de egaleco, naturaj rajtoj, universala voĉdonrajto, kaj gazetarlibereco estas nur kamuflaĵo por klasbatalo (de la burĝaro kontraŭ la aristokratio). Libereco, por Spengler, estas negativa nocio, kiu simple kuntrenas la abomenon kaj malestimon kontraŭ ĉiu tradicio. Verdire - asertas Spengler - gazetara libereco postulas monon, kaj ĝi kuntrenas posedon, do ĝi servas monon fine. Voĉdonado signifas politikajn kampanjojn, kie monaj donaĵoj regas la tagordon. La ideologioj apogataj de la kandidatoj, sendepende ĉu temas pri Socialismo aŭ Liberalismo, estas movitaj de mono, kaj ili priservas nure monon kiel lastan celon. ''Libera'' gazetaro ne disvastigas liberan opinion—ĝi kreas opinion, Spengler denove asertas.
Spengler akceptas ke, en lia epoko, mono jam estis fakte venkinta antaŭ longe, forme de demokratio. Sed detruante la oldajn elementojn de Kulturo, ĝi preparas la vojon kaj leviĝon de nova kaj povega arĥetipo: la Cezaro. Ĉe tia estro, mono disfaliĝas, kaj la Imperia Epoko de la politikaĵoj de mono velkas kaj malaperas.
La spenglera analizo de demokratio argumentas ke eĉ la uzado de ies propraj konstituciaj rajtoj postulas monon, kaj ke voĉdoni povas nure funkcii ĉe la malesto de ajna organizita estraro prilaboranta la voĉdonadan procezon. Tuj post la voĉdonada procezo ekestas organizita de politikaj estroj, laŭmezure kiel mono permesas tion, voĉdonado ĉesas esti vere signifa. Ĝi estas nenio krom registrita opinio de la amasoj pri registaraj organizoj sur kiuj ili havas nenian pozitivan influon.
Spengler rimarkas ke, des pli granda la koncentriĝo de riĉeco ĉe individuoj, des pli fervore la batalo por politika povo rilatiĝas al aferoj pri mono. Oni ne povas diri ke tia koruptiĝo estas degeneriĝo aŭ difektiĝo, ĉar ĝi estas fakte la necesa fino de maturaj demokratiaj sistemoj.
La unika forto kiu povas kontraŭi monon, laŭ la bontrovo de Spengler, estas sango. Rilate al Markso, Spengler diras ke lia kritiko de kapitalismo estis kreita kaj formuligita laŭ la sama lingvo kaj antaŭsupozoj de Adam Smith. Lia indigniĝo estas multe pli simila al agnosko pri la vereco de kapitalismo, ol vera refuto. La unika celo estas ''transdoni al la objektoj la avantaĝon esti subjektoj''.