La Turballe | ||
komunumo | ||
La fiŝkapta haveno
| ||
|
||
komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Regno | Francio | |
Regiono | Pays de la Loire | |
Departemento | Loire-Atlantique | |
Kantono | Guérande | |
Arondismento | Saint-Nazaire | |
Interkomunumo | "Communauté d'agglomération Cap Atlantique" | |
Situo | La Turballe | |
- alteco | 6 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 20′ 47″ N 02° 30′ 20″ U / 47.34639 °N, 2.50556 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 45 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 18,53 km² (1 853 ha) | |
Loĝantaro | 4 582 (2010[1]) | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | René Leroux | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 44420 | |
INSEE | 44211 | |
Vikimedia Komunejo: La Turballe | ||
Retpaĝo: Retpaĝoj de la urbodomo | ||
La Turballe estas komunumo okcidente de Francio, en la departemento Loire-Atlantique en la regiono Luarlandoj. Historie, ĝi apartenas al Bretonio.
La Turballe situas ĉe la marbordo de Loire-Atlantique, en la duoninsulo de Guérande, je 8 kilometroj nordokcidente de Guérande kaj je 20 kilometroj nordokcidente de Saint-Nazaire.
La urbo estas trairata[2] per la rivereto Brandu.
Laŭ la dispecigo de Bretonio farita de Erwan Vallerie, La Turballe apartenas al la tradicia lando de Brière kaj la historia lando de Nantes.
La najbaraj urboj estas Guérande oriente, Piriac-sur-Mer norde kaj Le Croisic, kiu sude, frontas al la duoninsulo de Pen-Bron.
Piriac-sur-Mer | ||||
Atlantiko | Guérande | |||
Le Croisic |
Multaj domgrupoj troviĝas sur la teritorio de la komunumo, kiaj Coispéan, Méliniac, Fourbihan, Lauvergnac, Trévaly, ktp. Ankaŭ kelkaj muelejoj kaj nobeldomoj estas vidindaj.
On trovis mencion de La Turballe por la unua fojo en skribaĵoj datiĝantaj de 1452. Je tiu epoko, estis nur domgrupo supre de duno.
La domgrupo kreskis sine de la subparoĥo de Trescalan, kiu arigis parton de la vilaĝoj de la paroĥo de Guérande. En 1698 Kapelo estis starigita en Trescalan (la nuna preĝejo datiĝas de 1847).
En 1836, La Turballe enhavis 219 loĝantojn el kiuj estis 30 fiŝkaptistoj.
En 1847, la subparoĥo de Trescalan — same kiel tiu de Coispéan — fariĝis plenrajta paroĥo. Tiam estis jam pli da loĝantoj en La Turballe ol en Trescalan.
La fiŝkaptado ne ĉesante kreski, La Turballe estis starigita al la rango de komunumo en la 17-a de majo 1865. Du monatojn poste, ĝia unua urbestro, Alfred Pellier, estis elektita[3].
Dum la dua mondmilito, multaj bunkroj estis konstruitaj, aparte ĉe la marbordo por plifortigi la atlantikan muron. Du aliaj defendolinioj staris sur la komunumo.
Bombo estis faligita sur la urbo en 1942. Oni pensas tamen ke temis pri eraro flanke de la angloj. Bonŝance, estis neniu viktimo.
Fine de la dua mondmilito, pro la ekzisto de la poŝo de Saint-Nazaire, la germana okupo pludaŭris en La Turballe same kiel sur la tuto de la komunumoj najbaraj de la estuaro dum pliaj 9 monatoj (de aŭgusto 1944 al la 11-a de majo 1945), la efektiva kapitulaco de la poŝo okazis nur 3 tagojn post la kapitulaco de Germanio.
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
1865 | 1874 | Alfred Pellier | - |
|
1983 | 1989 | Philippe Pigeon | - | -
|
1989 | daŭras | René Leroux | - | -
|
La haveno de La Turballe estas la unua fiŝkapta haveno de la regiono "Luarlandoj" kun 81 trolŝipoj. Ĝi estas ankaŭ la unua haveno de la atlantika fasado por la engraŭlo kaj la sardino. La "festo de la sardino" okazas en julio.
En 2000, 15 000 tunoj estis kaptitaj por valoro de 180 milionoj da frankoj. La haveno kolektis 7 000 tunojn da engraŭloj ĉiujare. La fiŝkaptado okupas 300 aktivajn profesiulojn. La trolkaptado okazas tutjare, la sardino kaj la engraŭlo estas kapteblaj de printempo al aŭtuno. Ekster tiu periodo, oni kaptas la sekvantajn fiŝojn : labrako (Dicentrarchus labra), merluĉo (Merluccius merluccius), Krizofriso (Sparus aurata), sepio (Sepia officinalis) kaj kelkfoje tinuso.
La plezurhaveno proponas 345 parkadlokojn el kiuj 30 por vizitantoj.
La aŭkciejo ĉiutage organizas aŭkcion, de lunde ĝis vendrede ekde la 6-a horo[4]. Ekde 2011, eĉ se la havenoj de La Turballe kaj de Le Croisic estas sub komuna regado fare de la departemento, la du aŭkciejoj restis sed la teknikaj rimedoj estis kunigitaj[5].
La loĝantaro de la urbo estas relative maljuna. La proporcio de aĝuloj supera al 60 jaroj (35,6 %) estas supera al la nacia nivelo (22,7 %) kaj al la departementa nivelo (20,8 %). Same kiel nacie kaj departemente, la virinaro de la urbo superas la viraron. La proporcio (51,5 %) proksimas al la nacia nivelo (51,9 %).
La Turballe gastigis en junio 2006 la festivalon "Anne-de-Bretagne".
Anna de Bretonio donacis en 1505 tri kronojn : oran al la paroĥo de Guérande, arĝentan al la paroĥo de Saillé kaj bronzan (fakte kupran) al la paroĥo de Trescalan.
Inter tiuj tri kronoj, nur la kupra ankoraŭ ekzistas. Ĝi apartenas al La Turballe.
La kutimo, ĉiam aktiva, postulas ke la krono estu metata sur la kapo de edziniĝanto dum la ceremonio en la preĝejo.
Oni parolis bretone en La Turballe ĝis en la 18-a jarcento. La bretona lingvo poste malaperis profite al la galoa kaj poste al la franca.
La moto de La Turballe : Toujours plus avant. (esperantlingve "Ĉiam pli antaŭ")