La Komedio de Eraroj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | William Shakespeare | |
Eldonjaro | 1945 | |
Urbo | Glasgovo | |
Eldoninto | Eldonejo Kardo | |
Paĝoj | 88 | |
La Komedio de Eraroj aŭ The Comedy of Errors estas unu el la plej fruaj verkoj (teatraĵoj) de William Shakespeare. Ĝi estas lia plej mallonga kaj unu el la plej farsaj komedioj, kun plej grava parto de humuro devena el grotesko kaj miskomprenitaj identecoj, aldone al kalemburoj kaj vortoludoj. La Komedio de Eraroj (kun La Ventego) estas unu el nur du verkoj de Shakespeare kiu respektas la klasikajn unuregulojn. Ĝi estis adaptita al opero, kino kaj muzikala teatro.
La Komedio de Eraroj rakontas la historion de du grupoj de identaj ĝemeloj kiuj estis akcidente separataj postnaske. Antifolo de Sirakuzo kaj lia servisto, Dromjo de Sirakuzo, alvenas en Efezon, kiuj rezultas esti la hejmo de siaj du ĝemelaj respektivaj fratoj, nome Antifolo de Efezo kaj lia servisto, Dromjo de Efezo. Kiam la Sirakuzanoj renkontiĝas kun la amikoj kaj familioj de iliaj ĝemeloj, okazas serio de humuraj situacioj baze sur miskomprenitaj identecoj, kio kondukas al eraraj batadoj, preskaŭ delogo, la aresto de Antifolo de Efezo, kaj akuzoj de nefideleco, ŝtelo, frenezeco, kaj diabla posedo.