La kruckavaliroj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Krzyżacy |
Produktadlando | Pollando |
Originala lingvo | pola lingvo |
Kina aperdato | 2-a de septembro 1960 |
Daŭro | 166 minutoj |
Ĝenro | historia |
Kameraado | Mieczysław Jahoda |
Reĝisoro(j) | Aleksandro Ford |
Produktisto(j) | Zespół Filmowy Studio |
Scenaro | Georgo Stefano Stavinski, Aleksandro Ford |
Laŭ la verko de | Henriko Ŝenkjeviĉ |
Filmita en | Lodzo |
Loko de rakonto | Pollando |
Muziko de | Kazimiro Serocki |
Ĉefrolantoj | Urŝula Modĵinska, Graĵina Staniŝevska, Andreo Ŝalavski, Henriko Borovski, Aleksandro Fogiel, Mjeĉislavo Kalenik, Emil Karewicz, Tadeo Kosudarski, Lucyna Winnicka, Tadeo Bjaloŝĉinski, Mjeĉislavo Voit, Januŝo Straĥocki, Stanislao Jaŝukjeviĉ, Leono Njemĉik |
Produktinta firmao | Zespół Filmowy Studio |
La kruckavaliroj (pole: Krzyżacy) – pola filmadapto de samtitolita romano de Henryk Sienkiewicz reĝisorita de Aleksander Ford el 1960. Temas pri longa batalo de poloj kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj. Kompare kun la verko en la adapto, reĝo de Pollando Ladislao la 2-a Jogajlo (aktorita de Emil Karewicz) estas montrita pli pozitive, kio aldonis al la filmo poezian kaj patosan erojn.
La kruckavaliroj havis plej grandan spektantaron en la tuta historio de polaj filmoj – 2 milionoj da spektantoj dum kelkaj unuaj monatoj[1], 14 milionoj dum unuaj kvar jaroj, kaj super 32 milionoj ĝis 1987[2] En Sovetunio spektis ĝin 29,6 milionoj homoj[3], en Ĉeĥoslovakio 2,65 mln[4], kaj en Francio 1 mln[5].
La filmo estis rekonita de la usona reĝisoro Martin Scorsese kiel unu el ĉefverkoj de la polaj filmoj kaj en 2014 estis indikita de li por prezentado en Usono kaj Kanado kadre de la festivalo de polaj filmoj Martin Scorsese Presents: Masterpieces of Polish Cinema.