La mala educación | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La mala educación |
Originala lingvo | hispana lingvo • latina lingvo |
Kina aperdato | 2004 |
Ĝenro | novnigra filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, drama filmo, samseksemeca filmo, mistera filmo, krimfilmo, suspensa filmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Pedro Almodóvar |
Produktisto(j) | Pedro Almodóvar • Agustín Almodóvar • Esther García Rodríguez |
Scenaro | Pedro Almodóvar |
Filmita en | Madrido |
Loko de rakonto | Katalunio |
Muziko de | Alberto Iglesias • John Debney |
Rolantoj | Gael García Bernal • Fele Martínez • Lluís Homar • Javier Cámara • Daniel Giménez Cacho • Paco Maestre • Francisco Boira • Leonor Watling • Sara Montiel • Alberto Ferreiro • Pedro Almodóvar • Petra Martínez • Sandra Montiel |
Produktinta firmao | El Deseo |
IMDb | |
La mala educación (La malbona edukado) estas hispana drama filmo de 2004 de GLAT-temaro, reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj stelulita de Gael García Bernal, Fele Martínez kaj Daniel Giménez Cacho. La agado okazas en Madrido en 1980 kaj la filmo rakontas la renkonton de sukcesa kinreĝisoro, Enrique Goded, kun iama kolego de lernejo, Ignacio Rodríguez.
La filmo estis premierita la 19an de marto 2004 en Hispanio, kaj la 10an de septembro samjare en Meksiko. Ĝi estis prezentita en pluraj internaciaj kinfestivaloj kiel tiuj de Cannes, Novjorko, Moskvo kaj Toronto antaŭ premieri la 19an de novembro 2004 en Usono. La filmo sukcesis kaj atingis pozitivajn kritikojn, estis konsiderita kiel reveno de Almodóvar al drama etapo, ĉe filmoj kiel Matador aŭ La ley del deseo.[1] Oni emfazis la gravon de la kinarto "de aŭtoro" en la verko.[2]
Enrique Goded estas fama kinreĝisoro kiu ricevas la viziton de mistera aktoro serĉanta laboron kiu asertas esti Ignacio, iama kolego de lernejo kaj unua amo. Tiu "Ignacio", kiu nun deziras esti nomita Ángel, estis verkinta historion pri ili mem: infaneco de ambaŭ en katolika lernejo, kaj fizikaj kaj seksaj misuzoj suferitaj el la direktoro, pastro Manolo. ekde tiam interplektiĝas scenoj de la estanteco kun aliaj de la pasinteco: en kiuj elstaras la fascino de la pastro Manolo por Ignacio infana, de anĝela kantovoĉo, kaj la manovroj de la pastro por solece nur kun Ignacio kontentigi sian pasion (sen klaraj scenoj). Enrique skeptikas, ĉar ne klare identigas la amitan Ignacio kun la nuntempa Ignacio. Tial Enrique veturas al Galegio ĉe la patrino de Ignacio, kaj tie li malkovras, ke la vera Ignacio mortis antaŭ kvar jaroj, kaj ke la falsa Ignacio estas reale lia pli juna frato, Juan.
La scivolemo de Enrique kreskiĝas kaj li sentas veran altiron. Tiukadre li akceptas fari la filmon laŭ la historio de Juan, kiu krome ludos la rolon de 'Zahara', Ignacio transĝenra en sia matureco. Samtempe, Enrique kaj "Ignacio" amaferas. La filmo finiĝas per renkonta sceno: Zahara venas al la lernejo por ĉantaĝi la pastron Manolo; tiukadre lia helpanto la pastro José intervenas kaj murdas Zahara. Finfilminte tion (nur tiam oni konstatas, ke la sceno estas fikcia parto de la filmo, ke Zahara ne ekzistas, same kiel ĉiuj scenoj de la infaneco), "Ignacio" neatendite ekploras.
Tiam venas al filmejo iu Manuel Berenguer, kiu sciis pri la filmo, kaj malkaŝas sin kiel la vera pastro Manolo, kiu iam malpastriĝis. Manuel konfesas al Enrique, ke la filmofino ne estas tiom fikcia: ke la vera Ignacio reale ĉantaĝis Manuel; kiu siavice enamiĝis de Juan, la frato de Ignacio. Ambaŭ amaferis kaj konstatis, ke ambaŭ volis vidi Ignacio mortinta. Ignacio estis heroinomaniulo, kaj Juan donis al li puran heroinon kaj tial Ignacio mortis pro trodozo.
La reĝisoro neis, ke temas pri membiografia filmo, kvankam li agnoskas, ke multaj el liaj vivmomentoj estas kaŝe en la scenaro.[3] Eble pro tio, en tiu filmo la tradicia ina universo de Almodóvar iĝas samseksa universo, en la transvestismo de Zahara kaj Paca, la transseksemo ĉe Ignacio, kaj la ambaŭseksemo, reprezentita de la seksa ambigueco de Juan, Enrique Serrano kaj Manuel Berenguer.
La temo de la seksa misuzo fare de ekleziuloj enkadriĝas ene de la eduksistemo de la nomita "nacikatolikismo" de la epoko de la diktaturo de Francisco Franco, kio rezultas en la titolo La malbona edukado. Tiel eblas la unuigo de la protagonistaj roluloj ene de nekonfesebla sekreto, ĉefe ĉirkaŭ la rolulo de la pastro Manolo.[4]
La reĝisoro ne forgesas siajn tradiciajn obsedojn: la pasia kaj neracia amo kaj la animaleca seksallogo. Ekzemplo de tio estas la rilato inter la roluloj Juan kaj Manuel Berenguer. Manuel Berenguer estas preta detrui sian propran vivon por atingi favorojn de Juan; kaj tiu faras klopodojn kaj ĉantaĝojn al tiu cele al sukceso en la kinetoso kaj al forigo de la balasto de sia frato.
"Kino ene de kino", estas temo jam aperinta en antaŭaj filmoj de Almodóvar kiel ĉe ¡Átame! kaj La flor de mi secreto; en La mala educación estas gravo ankaŭ por la intrigo per la fikcia scenaro, miksante kaj konfuzigante realon kaj fikcion.[5]
La premiero de La mala educación estis markita per la okazintaĵoj de la atencoj de la 11a de marto en Madrido. La premiero devis prokrastiĝi unu semajnon, ĉar ĝi estis planita por la 12a de marto 2004.[6]
Pro la montro de pedofilio en la filmo fare de ekleziulo, la Katolika Eklezio forte malakceptis la filmon, ĉefe en landoj kiel Pollando, kun granda procento de katolikoj.