La malbonuloj bone dormas | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 悪い奴ほどよく眠る |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 1960, 15 sep. 1960 |
Ĝenro | drama filmo, nigra filmo |
Reĝisoro(j) | Kurosawa Akira |
Produktisto(j) | Tomoyuki Tanaka |
Scenaro | Kurosawa Akira • Hideo Oguni |
Filmita en | Japanio |
Loko de rakonto | Japanio |
Muziko de | Masaru Sato |
Rolantoj | Mifune Toshiro • Masayuki Mori • Shimura Takashi • Seiji Miyaguchi • Chishū Ryū • Kamatari Fujiwara • Kyōko Kagawa • Kō Nishimura • Ken Mitsuda • Nobuo Nakamura • Susumu Fujita • Kōji Nanbara • Takeshi Katō • Kin Sugai |
Produktinta firmao | Toho |
IMDb | |
La malbonuloj bone dormas (悪い奴ほどよく眠る Warui yatsu hodo yoku nemuru?) estas japana prikrima primistera filmo de 1960 reĝisorita de Akira Kurosawa. Ĝi estis la unua filmo kiu estis produktita de la sendependa produktorkompanio propra de Kurosawa.[1] Ĝi partoprenis en la 11a Berlinale.
En la filmo stelulas Toshiro Mifune kiel junulo kiu atingas elstaran postenon en korupta postmilita japana kompanio por eksponi la homojn responsaj pri la morto de sia patro. La intrigo havas siajn radikojn en la teatraĵo Hamlet de Shakespeare,[2] kio estas ankaŭ kritiko de la korporacia korupto.[3] Kun Ebria anĝelo (1948), Vaganta hundo (1949) kaj Ĉielo kaj infero (1963), ĝi estas unu el kvar filmoj en kiu Kurosawa esploras la ĝenron de la nigra filmo.[1]
Tiu temo montriĝis topika: dum la filmo estis produktata, okazis la homamasaj Anpo-protestoj kontraŭ la nova Uson–Japana Sekureca Traktato, kiu estis vidita de multaj japanoj, partikulare de junuloj, kiel minacanta la demokration de la lando havigante tro multan povon al la korporacioj kaj al politikistoj.
La filmo premieris en Septembro 1960 kaj ricevis pozitivan kritikan reagon kaj nur mezaltajn biletvendajn sukcesojn. La 25-minuta malferma sekvenco priskribanta korporacian nuptofeston estas amplekse rigardita kiel unu el la plej lerte faritaj scenoj de Kurosawa, sed la cetero de la filmo estas ofte perceptita kiel seniluziiga kompare. La filmo estis kritikita ankaŭ pro la uzado de la konvencia heroo de Kurosawa por batali sociajn malbonulojn kio ne povas esti solvita pere de nura agado fare de individuoj, eĉ se kuraĝaj aŭ ruzaj.[4][5][6][7]