La moutarde me monte au nez | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La moutarde me monte au nez |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 9 okt. 1974, 31 okt. 1974, 12 dec. 1974, 24 dec. 1974, 24 jan. 1975, 27 feb. 1975, 7 mar. 1975, marto 1975, 23 apr. 1975, 16 aŭg. 1975, 25 aŭg. 1975, 19 dec. 1975, marto 1977, septembro 1977, 1 jun. 1978 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Henri Decaë |
Reĝisoro(j) | Claude Zidi |
Produktisto(j) | Christian Fechner |
Scenaro | Claude Zidi • Pierre Richard |
Filmita en | Aix-en-Provence |
Muziko de | Vladimir Cosma |
Rolantoj | Anna Gaylor • Bruno Balp • Claude Piéplu • Clément Harari • Danielle Minazzoli • Pierre Richard • Jacques Paoli • Jane Birkin • Jean Martin • Jean-Marie Proslier • Julien Guiomar • Manu Pluton • Henri Guybet • Vittorio Caprioli |
IMDb | |
La moutarde me monte au nez (La mustardo supreniras al mia nazo) estas franca komedia filmo de 1974 verkita kaj reĝisorita de Claude Zidi en kiu stelulas Pierre Richard kaj Jane Birkin.
Pierre Durois estas instruisto pri matematiko en porknabina mezlernejo en Aix-en-Provence. Li ankaŭ laboras kiel kromverkisto por sia patro la urbestro, kiu celas reelekton, kaj por sia amiko kiu laboras por gazeteto. Kiam la studentoj de Pierre kaptas la enhavon de liaj dosierujoj kiel ŝerco, parolado por la urbestro, artikolo pri Jackie Logan, fama Holivudo-aktorino, kaj la artikoloj de liaj studentoj mem ĉiuj finiĝas en la malĝustaj manoj.
Pierre trovas sin sur filmejo provanta solvi la konfuzon, kaj finfine li pasigas la nokton ĉe la domo de Jackie Logan. La klaĉgazetoj kaptas la aferon, kaj la fraptitoloj de la venonta tago okazigas konsternon por la urbestro kaj por la fianĉino de Pierre.