La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | L'incredibile storia dell'Isola delle Rose |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 9 dec. 2020 |
Ĝenro | komedia filmo, aventura filmo, drama filmo |
Reĝisoro(j) | Sydney Sibilia |
Scenaro | Sydney Sibilia • Francesca Manieri |
Rolantoj | Elio Germano • Matilda De Angelis • Leonardo Lidi • Fabrizio Bentivoglio • Luca Zingaretti • François Cluzet • Tom Wlaschiha • Violetta Zironi • Fabrizio Rongione • Marco Pancrazi • Luca Della Bianca • Marco Sincini |
IMDb | |
La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj (itale: L'incredibile storia dell'Isola delle Rose, angle: Rose Island) estas itala filmo publikigita en 2020 direktita de Sydney Sibilia kaj publikigita de Netflix.[1]
La itallingva filmo temas pri la Insulo de la Rozoj, artefarita insula ŝtato kreita en 1967 de Giorgio Rosa, kies oficiala lingvo estis Esperanto. Aperis recenzo prie en Kontakto.[2]
La mara platformo estis rekreita en granda senfina banejo en Malto, kie oni ankaŭ simulis la ŝtormojn.[3]
La filmo atingis tri premiojn David de Donatello 2021, disdonitaj al: Stefano LEONI kaj Elisabetta ROCCA pro la plej bonaj videfektoj; al Matilda DE ANGELIS, kiel la plej talenta neprotagonista aktorino; kaj al Fabrizio BENTIVOGLIO, kiel la plej talenta neprotagonista aktoro.[4]