La Dame aux camélias | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Alexandre Dumas |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1848 |
Loko | Bruselo |
Ĝenro | amafera fikcio • aŭtobiografio |
Loko de rakonto | Parizo |
La sinjorino kun kamelioj, france La Dame aux camélias, (konata en Anglalingvio kiel Camille) estas romano de Alexandre Dumas, filo, unuafoje publikigita en 1848, kaj sekve adaptita de Dumas por la teatro. En tiu teatraĵo, la floro de kamelio estas la simbolo de seksa disponebleco de korteganino (Damo). La Dame aux camélias estis premierita en la Théâtre du Vaudeville (Teatro pri Vodevilo) en Parizo, Francio, la 2an de februaro 1852. La teatraĵo estis tuja sukceso, kaj Giuseppe Verdi tuj metis la historion en muzikon. Lia verko iĝis en 1853 la opero La Traviata, kun la ina protagonisto, Marguerite Gautier, renomita kiel Violetta Valéry.
En la angla-parolanta mondo, La Dame aux camélias iĝis konata kiel Camille kaj almenaŭ 16 versioj estis luditaj nur en la teatroj de Broadway. La ĉefa rolulino estas Marguerite Gautier, kiu estis bazita sur la persono de Marie Duplessis, nome amantino en la reala vivo de la aŭtoro Dumas, filo.[1]