La teta y la luna | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La teta i la lluna |
Originala lingvo | kataluna lingvo • hispana lingvo • franca lingvo |
Kina aperdato | 1994 |
Ĝenro | romantika komedio, erotika filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, komedia filmo, amafera filmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Bigas Luna |
Produktisto(j) | Andrés Vicente Gómez |
Scenaro | Bigas Luna |
Filmita en | Barcelono |
Muziko de | Nicola Piovani |
Rolantoj | Mathilda May • Gérard Darmon • Laura Mañá • Javier Bardem • Biel Durán • Miguel Poveda • Abel Folk |
IMDb | |
La teta y la luna (La mamo kaj la luno) estas hispan-franca filmo de 1994 reĝisorita de Bigas Luna.
Tete, naŭjaraĝa infano (Biel Duran), estas trista kaj deprimeca pro du tialoj: kiel infano kiu devas pinti katalunan homturon, li neniam kapablas atingi tiun sukceson (oni devas supreniri de unu flanko, pintigi kaj malsupreniri de la alia flanko), kaj kiel pli aĝa frato li sentas sin superita de sia ĵusa frateto, kiu ricevas mamnutradon de la patrino, dum li devas trinki lakton el botelo. Tete obsedas sin per atingo de mamo por li kaj iniciatas personan kampanjon por trovi perfektan mamparon kie mamsuĉi. La konflikto de Edipo kaj lia obsedo por mamoj preciziĝas kiam alvenas franca dancistino, Estrellita (Mathilda May), kiu posedas taŭgajn mamojn, al kiu Tete donacas rano. Kortuŝita de la amo kiun montras al ŝi la infano, la virino akceptas mamnutri lin, kontentigante tiel lian deziron. Bedaŭrinde por Tete, Estrellita ricevas atenton ankaŭ de multaj viroj, nome ŝia artisma kunulo kaj edzo, Maurice (Gérard Darmon), kaj ŝia amanto, bela adoleskulo, elektristo kaj kantisto de flamenko, Miguel (Miguel Poveda). Inter tiu aro de konkurencantoj Tete timas. Finfine okazas sonĝa fantazio tre kongrua kun la stilo de Bigas Luna en kiu aperas Tete, kiu sukcesas surgrimpi la homturon, Estrellita kiel lia mamnutristino, kaj Miguel, vestita je anĝelo en kabareda spektaklo kun Estrellita kaj Maurice, kaj ŝia amanto.