La unua krio | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Le premier cri |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 31-a de oktobro 2007 |
Daŭro | 140 minutoj |
Reĝisoro(j) | Gilles de Maistre |
Produktisto(j) | Stéphanie Schorter Champenier |
Scenaro | Marie-Claire Javoy |
Filmita en | Mondo |
Muziko de | Armand Amar |
Distribuo | Walt Disney Pictures |
IMDb | |
La unua krio estas en 2006 filmita dokumentario distribuita de Walt Disney Pictures ekde la 31-a de oktobro 2007 en Francio.
La unua krio montras dek naskoj tra la mondo kaj vizito de la plej granda akuŝejo en Vjetnamio, kie naskiĝas 120 beboj ĉiutage. La ruĝa fadeno de la rakonto estas kompleta suneklipso.
La naskejoj tute diversas: naĝejo kun ĉeesto de delfenoj, siberia malsanulejo, niĝera dezerto, hinda urbego, usona hejmo, amazona praarbaro ktp. Malofte ĉeestas kuracisto dum la evento, foje akuŝistino. Elektoj de la naskokondiĉoj estas aŭ libervolaj aŭ altruditaj.