La vojaĝo de Hektor aŭ la esploro de la feliĉo
(france Le Voyage d’Hector ou la recherche du bonheur)
estas popularpsikologia romano de la franca aŭtoro kaj psikiatro
François Lelord eldonita en 2002 de la eldonejo Éditions Odile Jacob.
La romano estas rakonto de la psikiatro Hektoro
kiu vojaĝas tra la mondo por pli bone kompreni tion
kio feliĉigas la homojn.
- Bona rimedo por malbonigi sian feliĉon estas fari komparojn.
- Feliĉo alvenas ofte surprize.
- Multaj homoj vidas ilian feliĉon nur en la estonteco.
- Multaj homoj pensas ke feliĉo estas esti pli riĉa aŭ pli grava.
- Feliĉo estas, kelkfoje, ne kompreni.
- Feliĉo estas bona marŝo meze de belaj montoj ne konataj.
- Malĝustas kredi ke la feliĉo estas la celo. (Pli bone klarigende.)
- Feliĉo estas kunesti kun homoj kiujn oni amas. (La malfeliĉo estas esti disigita de tiuj kiujn oni amas.)
- Feliĉo estas kiam nenio mankas al sia familio.
- Feliĉo estas havi okupon kion oni ŝatas.
- Feliĉo estas havi domon kaj ĝardenon.
- Feliĉo estas pli malfacile en lando kiun estras fiaj homoj.
- Feliĉo estas senti sin utila al la aliaj.
- Feliĉo estas esti amata pro tio kio oni estas. (Rimarko: Oni estas pli afabla kun infano kiu ridetas.)
- Feliĉo estas senti sin komplete viva.
- Feliĉo estas festi. (Demando: Ĉu feliĉo estas ĝuste ĥemia reakcio en la cerbo?)
- Feliĉo estas pensi pri feliĉon de tiuj kiujn oni amas.
- Feliĉo estus povi ami plurajn virinojn samtempe. (Hector forstrekis tiun lecionon ĉar li hontas pro ĝi.)
- La suno kaj la maro estas feliĉo por ĉiuj.
- Feliĉo estas maniero vidi la aferojn.
- Granda veneno de feliĉo estas rivaleco.
- Virinoj atentas pli ol viroj pri feliĉo de aliaj.
- Ĉu feliĉo estas prizorgi pri feliĉo de aliaj ?