La ŝtonumado de Sankta Stefano estas la unua subskribita pentraĵo de la nederlanda artisto Rembrandt, farita en 1625 estante 19-jaraĝa,[1] unu el liaj plej fruaj verkoj nome olepentraĵo sur ligno kaj nun ekspoziciita en la Musée des Beaux-Arts de Lyon.
Tiu verko estas inspirita de la martirigo de Sankta Stefano kiu estas rakontita en Agoj 7. Tiu pentraĵo estis influita de la arto de Caravaggio kaj Adam Elsheimer.[3] Ĝi reprezentas la momenton en kiu Stefano estis ŝtonumita ekster la urbo fare de siaj multaj tormentantoj (ĉirkaŭ du dek roluloj), kaj li krias siajn lastajn vortojn al Kristo dum la lumo ĉirkaŭ li montras, ke la ĉieloj malfermiĝas.[4]
La pentraĵo estas dividita en du diferencaj zonoj apartigitaj per diagonalo kreanta efikon de chiaroscuro: maldekstre, viro ĉevalrajda estas en umbro, kaj dekstre, Stefano kaj liaj persekutantoj estas en la lumo. Saŭlo de Tarso estas videbla side fone tenate la mantelojn de la ŝtonumantoj. Estas kelkaj malkongruoj en la pentraĵo.[4] La rolulo malantaŭ Stefano ŝajnas memportreto farita en pli ampleksa kompono, kiel la hispana pentristo Diego Velázquez en Las Meninas.[5] John Durham sugestas, ke Rembrandt "prezentas sin mem kun alarmita mieno, partoprenanto kiu povus havi duajn pensojn pri tio kio okazas."[6]
Oni asertis ankaŭ, ke la pentraĵo montras ĝis sep diferencajn variaĵojn de memportretoj de Rembrandt.