Ĉi tiu artikolo estas orfa, ĉar malmultaj aŭ neniuj aliaj artikoloj ligas al ĝi.
Bonvolu enmeti ligilojn al ĉi tiu paĝo el rilataj artikoloj; sugestoj estas troveblaj ĉi tie. Precizigu la daton: {{Orfa|temo|jaro}}
La laborciklo estas difinita kiel la rilato inter la daŭro de la pulso () kaj la periodo () de ortangula ondformoSpektro en rilato je la laborciklo
La laborciklo estas la procento de unu periodo en kiu la signalo estas aktiva.[1][2][3] Periodo estas la tempo necesa por kompletigi ciklon por signaloj de la statoj ŝaltita kaj malŝaltita. Kiel formulo ĝi povas esti esprimita kiel:
tie estas la laborciklo, estas la aktiva tempo de la signalo kaj estas la totala periodo de la signalo. Do laborciklo de 60% signifas, ke la signalo estas ŝaltita por 60% de la tempo, sed malŝaltita por 40% de la tempo. La ŝaltita tempo por laborciklo de 60% povus esti de frakcio sekundo, tago aŭ eĉ semajno. Ĝi estas dependa je la longo de la periodo.
Elektraj motoroj ofte uzas laborciklon de malpli ol 100%. Ekzemple, se motoro funkcias por unu de cent sekundoj, aŭ 1/100 de la tempo, tiam ĝia laborciklo estas 1%.[4]
La koncepto de laborcikloj estas ankaŭ uzata por priskribi la agadon de neŭronoj kaj muskolĉeloj. Ekzemple en neŭraj retoj, la laborciklo specife aludas la proporcion de cikloperiodo, en kiu neŭrono restas aktiva.[5]
↑Barrett, Steven Frank. (2006) “Timing subsystem”, Microcontrollers Fundamentals for Engineers and Scientists. Morgan and Claypool Publishers, p. 51–64. ISBN 1-598-29058-4.
↑ 2,02,1Cox, James F.. (26-a de junio 2001) “Nonsinusoidal oscillators”, Fundamentals of Linear Electronics: Integrated and Discrete, 2‑a eldono, Cengage Learning, p. 511–584. ISBN 0-766-83018-7.