Laborpruva sistemo (aŭ protokolo aŭ funkcio) estas ekonomia antaŭrimedo por malinstigi atakojn pri senhavigo de servoj kaj aliaj servaj misuzoj kiel spamo per postulo, ke la petanto faru ian laboron, kutime signifante procesoran tempon de komputilo. La koncepto eble estis unue prezentita de Cynthia Dwork kaj Moni Naor en revua artikolo el 1993. La termino Proof of Work "Laborpruvo" estis unue elpensita kaj formaligita en referaĵo de Markus Jakobsson kaj Ari Juels.
Kerna kvalito de tiaj sistemoj estas ilia nesimetrieco: la laboro devas esti sufiĉe malfacila (sed farebla) por la petanto de servo sed facile kontrolata de la provizanto. Ĉi tiu ideo estas ankaŭ konata kiel ĉefprocesora kosta funkcio, klienta enigmo, komputa enigmo aŭ ĉefprocesor-preza funkcio. Ĝi malsamas de CAPTCHA, kiu estas dezajnita por homo anstataŭ komputilo. Spacpruvaj proponoj aplikas la saman principon per pruvo de dediĉita kvanto da memoro aŭ diska spaco anstataŭ ĉefprocesora tempo. Oni diskutis la eblon de kapacitpruva sistemo kuntekste de ĉifromono. Posedopruvo celas pruvi, ke la petanto havas iujn datumojn.