Labské Chrčice

Koordinatoj: 50° 02′ 59″ N 15° 23′ 54″ O / 50.04972 °N, 15.39833 °O / 50.04972; 15.39833 (mapo)
Labské Chrčice
municipo
Okcidenta rando de Labské Chrčice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Labské Chrčice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Chvaletice
Historia regiono Bohemio
Rivero Elbo
Situo Labské Chrčice
 - alteco 203 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 59″ N 15° 23′ 54″ O / 50.04972 °N, 15.39833 °O / 50.04972; 15.39833 (mapo)
Katastro 4,47 km² (447 ha) Labské Chrčice
Loĝantaro 313 (2024)
Denseco 70,02 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1436
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 281 26
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575259
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Labské Chrčice
Retpaĝo: labskechrcice.wz.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Labské Chrčice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 15 km okcidente de urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 313 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Selmice, Chvaletice, Hlavečník, Kojice, Týnec nad Labem, Uhlířská Lhota kaj Krakovany.

Kie situas nun vilaĝo Labské Chrčice iam estis korto apartenanta al princo Soběslav la 1-a (1125-1140). Oni bredis tie leporhundojn por ĉasoj (ĉeĥe leporhundo estas chrt - de tio nomo Chrčice). La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el jaro 1436, kiam imperiestro Sigismondo alskribis ĝin al monaĥejo Sedlec. En la vilaĝo apud puto ĉe la domo n-ro 15 oni trovis kruĉon kun trezoro de 144 moneroj el la jaro 1667.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869222
1880304
1890308
1900365
1910345
1921322
JaroLoĝantoj
1930319
1950249
1961248
1970218
1980204
1991181
JaroLoĝantoj
2001145
2011173
2014178
2016191
2017193
2018205
JaroLoĝantoj
2019208
2020216
2021237
2022256
2023305
2024313

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Sur vilaĝplaco estas konservita malnova forĝejo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.