Lacanau | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
plaĝo de la banurbo Lacanau-Océan
| |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Nova Akvitanio | ||
Departemento | Ĝirondio | ||
Arondismento | Lesparre-Médoc | ||
Kantono | Sud-Médoc | ||
INSEE kodo | 33214 [+] | ||
Poŝtkodo | 33680 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 031 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 59′ N, 1° 5′ U (mapo)44.979166666667-1.0794444444444Koordinatoj: 44° 59′ N, 1° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 18 m [+] | ||
Areo | 214,02 km² (21 402 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lacanau [+] | |||
Lacanau - jen france, prononco [lakano], okcitane respektive gaskone La Canau - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lesparre-Médoc kaj al la kantono Sud-Médoc.
Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 5 031 loĝantoj sur areo de 214,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Carcans, Brach, Le Porge, Sainte-Hélène kaj Saumos.
Lacanau troviĝas en la arbaro de Landes, en la duoninsulo Médoc, kaj havas longan sablan strandon ĉe la Atlantika Oceano. Ĝi konsistas en du ĉefaj partoj: la urbocentro Lacanau, 10 km for de la maro, kaj la banurbo Lacanau-Océan. Ĉe la plaĝo, kiel ĉie ĉe la atlantika marbordo de la duoninsulo Médoc, estas bonegaj kondiĉoj por surfado. Regule ĉi tie ankaŭ okazas internaciaj konkursoj. Inter la du komunumopartoj troviĝas la lago de Lacanau.