Lagoa | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalio municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8400 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 975 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 260 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 8′ N, 8° 27′ U (mapo)37.133333333333-8.45Koordinatoj: 37° 8′ N, 8° 27′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 88,25 km² (8 825 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lagoa (Algarve) [+] | |||
Lagoa estas urbo en Portugalio apartenanta al la Distrikto Faro, regiono Algarve, kun ĉirkaŭ 6000 loĝantoj (2021).
Ĝi estas sidejo de la Municipo Lagoa kun 88,25 km² de areo kaj 24 072 loĝantoj (censo de 2021), kaj estas subdividita en kvar freguesias. La municipo limas norde kaj oriente kun Silves, okcidente kun Portimão kaj sude estas marbordo de Atlantiko.
La municipoj dividiĝas en jenaj freguesias:
La teritorion de Lagoa estis konkerita el la islamanoj en la kunteksto de la konkeroj fare de kristanoj kaj integritaj en la regno Portugalio, aligitaj al la teritorio de Silves. Meze de 1550, je peto de la reĝino Katarina de Habsburgo, setliĝis en tiuj teroj monaĥoj de la ordeno de Karmelanoj, kaj oni fondis gravan monaĥejon de tiu sama religia ordeno: nome la Konvento de Nossa Senhora do Carmo.
La 16an de januaro 1773, laŭ ordono de la reĝo Jozefo la 1-a, oni kreis la municipon Lagoa, kiu plialtigis sian kondiĉon al "vila" (urbo) por sia ĉefa loĝloko – Lagoa. Laŭ historiaj fontoj la primitiva setlejo de Lagoa naskiĝis ĉirkaŭ laguno (lagoa, en portugala lingvo), kies marĉojn oni sekigis kun la celo havigi kultivotajn terojn kaj areojn por loĝejoj, kaj en tiu kunteksto popoloj de la islama imperio finfine setliĝis. La naturaj resursoj de la areo ege kontribuis al la posta kaj eĉ aktuala ekonomia strukturo en jenaj aktivecoj: agrikulturo, fiŝkaptado, kaj poste industrio kaj turismo.
La fiŝkaptada aktiveco (ĉefe de la loĝlokoj Ferragudo, Benagil, Carvoeiro kaj Senhora da Rocha), la kultivado de vitoj (ĉefe ĉe Caramujeira kaj Vale d'El Rei) kaj la tradicia agrikulturo sen irigacio, aŭ pluvagrikulturo, konstituis, ĝis antaŭ nelonge, la ĉefejn enspezofontojn de la municipo. Plivivigita per la fiŝkaptado, la konservindustrio, komence de la 20-a jarcento, disvastiĝis tra tiuj areoj okazigante grandan prosperon kaj riĉecon. Ĉiuokaze, ekde la 1960-aj jaroj, estis turismo la ĉefa impulso de la disvolviĝo de la municipaj areoj, kreinte strukturojn necesajn por helpo kaj plifortigo de la ekonomia tavolaro, kun gravaj rezultoj, en la dungamerkato, nome oni kreis abundajn laborpostenojn. Rapide tiu ekonomia aktiveco fiksiĝis kiel ĉefa motoro de la loka ekonomio, nome granda levilo de la loka disvolviĝo, konvertinte sin en permanenta kaj struktura kadro de la disvolviĝo de la municipo. Elstaras en tiu areo de turismo zonoj konsiderataj kiel plej luksaj, petataj kaj aktivaj, nome la jenaj: Albandeira, Caramujeira kaj Monte Carvoeiro. La Strando Marinha, siaflanke, iĝis grava referenco por la internacia turismo.
Paralele al turismo, kreskiĝis serio de komplementaj aktivecoj, nome en areoj de servoj, konstruado, komerco kaj industrio.