Lagosa Laguno | ||||
---|---|---|---|---|
lago [+] | ||||
Koordinatoj | 6° 30′ 6″ N, 3° 31′ 21″ O (mapo)6.50158143.5224915Koordinatoj: 6° 30′ 6″ N, 3° 31′ 21″ O (mapo) | |||
|
||||
Lagosa Laguno | ||||
Vikimedia Komunejo: Lagos Lagoon [+] | ||||
La Lagosa Laguno aŭ en angla Lagos Lagoon estas laguno kiu kunhavas nomon kun la urbo Lagoso, Niĝerio, nome la dua plej granda urbo en Afriko, kiu kuŝas sur ties sudokcidenta bordo. La nomo derivas el la portugalaj navigantoj, kaj signifas 'lagoj' en Portugala lingvo kaj tiele 'Lagosa Laguno' estas ekzemplo de taŭtologia lokonomo.
La laguno estas pli ol 50 km longa kaj 3 al 13 km larĝa, separata el la Atlantika Oceano per longa sablejo 2 al 5 km larĝa, kiu havas marĉecajn marĝenojn ĉe la laguna flanko. Ties areo estas proksimume 6,354.7 km².[1] La laguno estas neprofunda kaj ne trairebla fare de oceanveturaj ŝipoj, sed nur de pli malgrandaj boatoj.
La laguno ricevas la enfluon de la riveroj Ogun kaj Osun.
6° 30′ 06″ Nordo 3° 31′ 21″ Oriento / 6.5015814 °N, 3.5224915 °O (mapo)