Laguna de Orbetello | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | provinco Groseto kaj regiono Toskanio de Italio | |
Setlejoj | Orbetello | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 42° 26′ 15″ N, 11° 11′ 39″ O (mapo)42.43752811.194083Koordinatoj: 42° 26′ 15″ N, 11° 11′ 39″ O (mapo) | |
Surfaca areo | 26,9 km² | |
Maksimuma profundo | ĉ. 1,5 m | |
La Laguno de Orbetello (itale Laguna di Orbetello) estas laguno, do lago separita de la Tirena Maro per mallarĝa ter-strio, en la provinco Groseto kaj la regiono Toskanio de Italio. En la centro de la laguno, sur aparta terstrio aŭ duoninsulo, situas la urbo Orbetello kiu donas sian nomon al la akvejo. Ĝia surfaco estas 26,9 km². La teritorio konsideratas inter la plej taŭgaj lokoj por birdumo en Eŭropo.