Ovala laguro | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lagurus ovatus
| ||||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Lagurus ovatus L. | ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||
La ovala laguro, ankaŭ nomata pli simple laguro aŭ leporvosto (Lagurus ovatus L., 1753), estas jara herba planto de la familio de la Poacoj, sub-familio de la Pooideae, tribo de la Aveneae. Ĝi sufiĉe oftas en Eŭropo en la regionoj de marbordoj.
Oni ĝin foje kultivas kiel ornaman planton pro ĝiaj silkecaj kaj dekoraciaj floroj, utilaj por kunmeto de sekaj bukedoj kune kun la duna helikrizo.
Ĝi estas la unusola specio de la genro Lagurus.
Ĝi estas jara planto 10 ĝis 40 cm alta, harhava, kiu ofte montriĝas en densaj aroj laŭlonge de vojoj. Ĝia radika reto, sterna kaj supraĵa, kontribuas al la fiksado de la dunoj. Ĝiaj fadenformaj tigoj, kun folioj, estas solecaj aŭ en faskoj. Ĝiaj harecaj folioj, mallongaj, larĝaj, verdaj, havas ĉe la bazo de la limbo (foliplato) mallongan, senpintigitan, haretan ligulon. La supra folio montras trajtodistingan ĝiban folian ingon.[1]
La ĉefa koloro de la floroj estas blanka. La periodo de florado estas el majo al aŭgusto. La infloresko estas kapitulforma grapolo, la longaj lanecaj haroj de la glumoj kaj la longaj simplaj eĝoj de la floroj de tiu floraro klarigas ĝian kromnomon "leporvosto".[1]. Ĝia sekseco estas hermafrodita kaj la ordo aŭ vico de maturiĝo estas protandra. La polenigo estas anemogama. La frukto estas kariopso. Dum la dissemado estas anemoĥoria[2]
Tipa loĝloko estas jaraj herbejoj kaj neuzataj kampoj ĉemaraj, termoatlantikaj. Ĝi estas nitrofila planto, ĝi emas vastiĝi sur la tipajn speciojn de la fiksaj dunoj en la lokoj de troa turismado.[1].
Ĝia disvastiĝa areo estas mediteranea kaj atlantika. Tiu mediteranea specio estas spontanea en Nord-Afriko (de Maroko al Egiptujo), en la arkipelagoj de la Atlantiko (Acoroj, Madejro kaj Kanarioj), en Sud-Eŭropo (Francujo, Hispanujo, Portugalujo, Italujo, eks-Jugoslavujo, Grekujo kaj en Mezoriento (Israelo, Libano, Turkujo, Sirio). Ĝi ennaturiĝis laŭlonge de la marbordo kaj foje interne sur la Britaj insuloj kaj en aliajn kontinentojn [1].