Lajos Martin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1827 en Buda |
Morto | 4-an de marto 1897 (69-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1847) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | matematikisto inĝeniero inventisto |
MARTIN Lajos (30-an de aŭgusto 1827, Buda – 4-an de marto 1897, Kolozsvár) estis hungara matematikisto, universitata instruisto, membro de la Hungara Scienca Akademio (1861), pioniro de la aviado.
Lia patro okupiĝis pri vinberkultivado kaj vinkomercado. Li studis 2 jarojn en la Mekanika universitato.
Li estis artileriano dum la hungara liberecbatalo de 1848-49. Post la kapitulaco de Világos, li estis en militkaptiteco, poste estis soldatdevigita al la aŭstra armeo. Tie li okupiĝis pri perfektigo de la artileriaj kanonoj. Tiutempe li rekonis la rolon de helicoj en la aviado.
Li pli profunde ekokupiĝis pri aviado ĉ. 1856 en Firenze. Li en 1861 prelegis en la Akademio pri la fortolinioj de la birda flugilo. Li konstruis en 1871–75 ornitopteron. Ĉar li ne vidis solvon de la aviado per tiu metodo, li turnis sin al la helicoj kaj ventoradoj. Kvankam tiuj pensoj ne estis fizike ellaboritaj, ili donis instigon al aliaj hungaraj matematikistoj pri matematikaj esploroj de la problemo.
Li pensis unue pri tio, ke oni devas apliki aleronojn. Li patentigis en 1893 novtipan aviadilon ŝvebanta rado, kiun li prezentis en Kolozsvár kaj kiu altiĝis je 2-3 metroj, per biciklado de Gergely Bartha, fajroestingista ĉefo, kiu biciklis en konkursoj. Tio okazis la 30-an de aŭgusto 1896. Alia fonto diras, ke la aviadilo de altiĝis sed montris gravan altiĝan forton, mezuritan.
Li okupiĝis ankaŭ pri eluzo de la ventoenergio, je peto de amiko Lajos Károlyi el Tiszafüred. La amiko petis plani akvoĉerpilon, kiun pelas ventorado. Martn sukcese plenumis la taskon kaj uzis dentoradon kun vertikala akso, por ke la ventodirekto ne influu ties funkcion.
Li estis ekde 1872 instruisto, en 1895 – 96 rektoro de la universitato de Kolozsvár.