Lajos Szilassi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1942 (82-jaraĝa) en Szentes |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1978) Scienca Universitato de Szeged (–1966) ![]() |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto ![]() |
Lajos Szilassi [lajoŝ silaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilassi Lajos estas hungara matematikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Lajos Szilassi[1] naskiĝis la 10-an de decembro 1942 en Szentes.
Lajos Szilassi akiris pedagogian diplomon en instituto de Scienca Universitato Attila József en 1966. Post siaj studoj li instruis matematikon 6 jarojn en mezlernejo, poste li revenis al la instituto. Li doktoriĝis en la universitato en 1978, li atingis la instruan rangon docento en 1981, li doktoriĝis (Ph.D.) en 2006. En la sekva jaro li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri geometrio kaj li profitis la komputilan teknikon por prezenti diversajn geometriajn formojn. La en:Szilassi polyhedron (toroida pluredro kun sep sesangulaj edroj) estas nomita laŭ li.