Lajsano, Lajsana Insulo aŭ en angla origine Laysan, en havajaKauō, situanta je 1,496 km nordoriente de Honolulu je N 25° 42' 14" Or 171° 44' 04", estas unu el la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj. Ĝi enhavas areon de 4.11 km² (1.6 por 2.4 km).
Ĝi estas atolo, kvankam la tero tute ĉirkaŭas malprofundan centran lagon proksimume 2.4 m super marnivelo kiu havas salecon ĉirkaŭ tri fojojn pli granda ol la oceano. La havaja nomo de Lajsano nome Kauō signifas ovon, pro ĝia formo kaj pro kiom multe da vivo elvenas de la insulo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Liittschwager, David & Middleton, Susan (2005), Archipelago: Portraits of Life in the World's Most Remote Sanctuary, National Geographic, ISBN 0-7922-4188-6.