Lake Washington Ship Canal | |||
---|---|---|---|
kanalo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Bebb and Gould vd | ||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Seatlo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 39′ 22″ N, 122° 22′ 2″ U (mapo)47.65601-122.36714Koordinatoj: 47° 39′ 22″ N, 122° 22′ 2″ U (mapo) | ||
| |||
La Ŝipa Kanalo de Lago Vaŝingtono (angle: Lake Washington Ship Canal) estas artefarita akvovojo liganta Lagon Vaŝingtonon al Puĝeta Fjordo. Oni ekkonstruis ĝin en 1911 kaj finkonstruis en 1934; kiam oni malfermis ĝin en 1916, ĝi malplialtigis la surfacan nivelon de la lago je pli ol 2 metroj (preskaŭ 9 futoj). Rezulte de tio, la Nigra Rivero ĉe la suda fino de la lago ĉesis esti ĝia ĉefa elfluejo, kaj la kanalo alprenis tiun rolon.