La lakh [lak] (hindie लाख, IAST lākha; angle lakh; foje mallongita kiel L) estas unuo en la barata numerala sistemo, kaj egalas al cent mil (100 000; scienca signaro: 105). En la barata skribmaniero, kiu apartigas la ciferojn en grupojn de 2,2,3 ciferojn (uzante la komon, kiel apartigilo), oni skribas unu lakh kiel 1,00,000. Ekzemple, en Barato, 150,000 rupioj estas skribataj kiel «1.5 lakhoj rupioj», aŭ ankaŭ «₹1,50,000» aŭ «INR 1,50,000».
Ĉi-skribmaniero estas disvastigita — en kaj oficialaj kaj ne-oficialaj kuntekstoj — en Afganio, Bangladeŝo, Butano, Barato, Mjanmao, Nepalo, Pakistano kaj Srilanko. Ĝi estas ofte uzata en la bangladeŝa, barata, pakistana kaj srilanka versio de la angla lingvo.
La moderna vorto lakh devenas de la sanskrita लक्ष [lakṣa], originale indikanta «markon, celo, intereso en vetludado», sed ankaŭ uzita por anstataŭi la numeralon «100 000» dum la gupta epoko — sanskrite लक्ष (Yājñavalkya Smṛti, Harivaṃśa).[1]
Laŭ alia ebla etimologio, la termino devenus de la nomo specio da cimoj, uzitaj por produkti ŝelakon. La vorto lakh estas unuo en la barata numerala sistemo por indiki 100 000, kaj supozeble origine indikis grandan nombron de insektoj kiuj svarmas gastigantajn arbojn, ĝis 150 por kvadrata colo (23 por cm²).[2]
Arkivigite je 2018-09-29 per la retarkivo Wayback Machine