lām | |||
---|---|---|---|
Izolite | Fine | Interne | Komence |
ﻝ | ـﻞ | ـﻠ | ﻟ |
La lām (arabe ﻟﺎﻡ, lām) estas la dudektria litero de la araba alfabeto. En la klasika araba reprezentas la fonemon /l/.[1] Tiele ĝi reprezentas sonon sonorantan, lateralan kaj alveolaran.
En la abjad-numeraloj havas la valoron de 30.[2]
Kiam sekvas alif, ĝi formas la ligaĵon لا, nomita lam-alif. Ekz.: لا, lā, «ne»; لآِبْنِهِ, li-bni-hi, «al sia filo»; مَلَأَ, malaʾa, «li plenigis».[2]