Lancy | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Ĝenevo |
Distrikto | (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo) |
Koordinatoj | 46° 11′ 0″ N 6° 7′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.11667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 0″ N 6° 7′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.11667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 27852 |
Areo | 4,82 km² |
Alteco | 420 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1212 |
Komunumkodo | 6628 |
Lancy estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.
Laŭ la stato de 2017 en la komunumo vivis 31 942 loĝantoj sur areo de 4,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 696 loĝantoj/km².
La urbo Lancy situas sudokcidente de Ĝenevo ĉe la suda bordo de la rivero Rodano. La urbo konsistas el la du partoj Grand-Lancy kaj Petit-Lancy.
La urbo limas en nordo al Ĝenevo kaj Vernier, en oriento al Carouge, en sudo al Plan-les-Ouates, kaj en okcidento al Onex.
La futbalstadio Stade de Genève, kie okazis tri ludoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 troviĝas sur la teritorio de la urbo Lancy.
Lancy estas konektita al la urba tram- kaj busreto de Ĝenevo. La ĝeneva tramlinio n-ro 15 kaj diversaj buslinioj servas la urbon Lancy.
Lancy disponas ankaŭ pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Berno kaj Zuriko al Sankt-Galo kaj Sankt-Margreto.
La unua dokumenta mencio de Lancy datiĝas el la jaro 1097 kiel Lanciaco.
|