Por samtitola artikolo vidu la paĝon Las Rozas de Valdearroyo (stacidomo). |
Las Rozas de Valdearroyo | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39213 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 262 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 58′ N, 4° 2′ U (mapo)42.973888888889-4.0269444444444Koordinatoj: 42° 58′ N, 4° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 834 m [+] | ||
Areo | 57,4 km² (5 740 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Las Rozas de Valdearroyo [+] | |||
Las Rozas de Valdearroyo [lasROzas debaldeaROĝo] (Malveprejo de la Valo de la Rojo) estas municipo en suda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Campoo-Los Valles.
Pri la loknomo, Valdearroyo signifas "valo de rojo", reference al la loĝloko Arroyo (rojo), kiu estas la plej granda loĝloko de la municipo, kvankam ne ĝia ĉefurbo. Tiu tipo de toponimo kun referenco al valo estas tre oftaj en la komarko Campoo-Los Valles, por ekzemplo en Valdeolea, Valdeprado del Río kaj Valderredible.
Pri Las Rozas, ĝi deriviĝas de la vorto "roza" kiu referencas al zonoj preparitaj por la unua fojo por la agrikulturo. En la municipa blazono aperas du falĉiloj reference al tio. Las Rozas estas krome unu de la vilaĝoj de la municipo, kie en la aktualo estas ĝia sidejo.
Ĝi limas norde kun la municipo Campoo de Yuso kaj kun la Diglago de Ebro, sude kun Valdeprado del Río, okcidente kun Campoo de Enmedio kaj oriente kun la provinco Burgoso (Arija kaj Alfoz de Santa Gadea). La municipa teritorio estas sude de la Baraĵlago de Ebro, kiu estas la plej evidenta geografia elemento.
Fine de la 18-a jarcento la vilaĝoj de Las Rozas de Valdearroyo partoprenis en la kunsidoj de la komunumo Merindad de Campoo pere de la deputitoj de la Hermandad de Campoo de Yuso, kies parton ili faris. Kelkaj el tiuj lokoj estis grupigitaj en la konsilantaro Concejo Mayor de Val de Arroyo. Je la alveno de la konstitucia reĝimo (1822), Las Rozas estis aligita al la provinco Santandero kaj en 1835 al la municipo nome Campoo de Yuso, en kiu Las Rozas de Valdearroyo estis inkludita ĝis 1890 kiam ĝi separiĝis kaj fariĝis propra municipo ĝis nun.
Fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcento la municipo vivis fruan procezon de industriigon bazitan sur minado kaj en la industrio pri vitro el la sablo abunda en la teritorio. Tamen fine de la 19-a jarcento la altaj kostoj de produktado kaj la problemoj por vendi la produktadon en la merkato rezultis en industria krizo pligravigita komence de la 20-a jarcento ĉar la projektoj de konstruado de la akvobaraĵo de Ebro inkludis inter la inundotaj zonoj grandan parton de la minoj kaj de la elfosejoj. Ĉirkaŭ 1913 la industrioj ekfermiĝis, dum la minoj de lignito fermiĝis en 1934.[1]
Las Rozas estis la municipo kiu plej suferis pro la inundo de la diglago de Ebro. Tri kompletaj vilaĝoj restis tute sub akvo, nome Medianedo, La Magdalena kaj Quintanilla. Multaj aliaj estis parte inunditaj, kaj kelkaj el ili estis rekonstruitaj borde de la diglago. Totalo de sep preĝejoj kaj du ermitejoj restis sub akvo. La turo de la preĝejo de Sankta Roĥo, en Villanueva, estas videbla ankoraŭ ĉar kvankam ĝi estis inundita, ĝi restis tre proksime de la bordo. Ligna pasejo ebligas superi akvon kaj eĉ aliri al la sonorilturo, kondiĉe ke la akvonivelo ne estu tro alta.
Por areo de 57,4 km² estas 257 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La plej parto de la loĝlokoj de la municipo estas borde de la Akvorezervejo de Ebro, kvankam kelkaj estas pli interne, sed neniam tro for de la bordo. Kelkaj el tiuj lokoj estis inunditaj parte per la akvoj de la Akvorezervejo de Ebro.
La 257 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj vilaĝoj: La Aguilera, Arroyo, Bimón, Bustasur, Llano, Quintanilla Polledo (nune senhoma), Renedo, Las Rozas (ĉefurbol) kaj Villanueva.
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed pro la industria kerno de Reinosa kaj pro la pli ĵusa turismo, la agado translokiĝis al la sektoroj de industrio kaj servoj. En la areo estas multaj atestiloj de historio kaj pri naturo la ĉefa altiraĵo estas la Akvorezervejo de Ebro.
Inter vidindaĵoj estas la tradicia arkitekturo, de ŝtonaj domoj, ĉefe ĉe la loĝlokoj netuŝitaj per la inundo de la diglago. Krome estas kelkaj interesaj preĝejoj.