Lateralo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jamajka lateralo (Laterallus jamaicensis)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Lateralo (Laterallus) estas genro de birdoj de la familio Raledoj. Tiuj malgrandaj, relative mallongbekaj surteremaj raloj troviĝas inter densa vegetaĵaro apud akvo en Neotropiso, kvankam unusola specio, nome la Jamajka lateralo, vivas ankaŭ en Usono.
La genro estis kreita de la angla zoologo George Robert Gray en 1855 kun la Nigrabrila lateralo (Laterallus melanophaius) kiel tipa specio.[1] La genronomo estas kunfandaĵo de Rallus lateralis, tiama sinonimo de la duvorta nomo por la Nigrabrila lateralo.[2] La aŭtoroj de molekula genetika studo publikigita en 2019 proponis, ke la Flavbrusta lateralo, la Punktoflugila lateralo, kaj la nefluga Tristana lateralo estu translokigita al tiu ĉi genro.[3]
Ĝi enhavas la jenajn 13 speciojn:[4]
|