Latinamerika Fakultato de Sociaj Sciencoj | ||
---|---|---|
Unu el la ĉefsidejoj en Ekvadoro
| ||
esplora institucio fakultato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1957 | |
Situo | ||
lando | Kostariko | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filioj | ||
| ||
La Latinamerika Fakultato de Sociaj Sciencoj (hispane Facultad Latinoamericana de Ciencias Sociales, portugale Faculdade Latino-Americana de Ciências Sociais; akronime FLACSO) estas universitato por diplomiĝintoj kaj inter-registara aŭtonoma organizaĵo por Latinameriko, kiu estas dediĉita al esplorado, instruado kaj disvastigado de sociaj sciencoj. Ĝia ĉefsidejo estas en Kostariko kaj ĝi havas plurajn kampusojn kaj centrojn disvastigitaj tra Latinameriko.
Ĝi estis kreita la 17an de aprilo 1957, sekve de la iniciato de UNESCO ĉe la Latinamerika Konferenco sur Sociaj Sciencoj en Rio de Janeiro. Ties celo estis antaŭenigi akademian esploron kaj disvolviĝon en tiu mondregiono [1].
Ties membriĝo estas malferma al latinamerika kaj karibiaj landoj kiuj abonas al la interkonsento FLACSO. Nunaj membroj inkluzivas: Argentino, Bolivio, Brazilo, Kostariko, Kubo, Ĉilio, Ekvadoro, Honduro, Gvatemalo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Dominika Respubliko, Surinamo kaj Urugvajo.
Ekde ĝia komenco, pli ol 12,000 specialistoj (aktuale en 2018) estis trejnitaj en postbakalaŭraj kursoj.
La rezultoj de la esplorado financita de FLACSO estas plejparte publikigitaj en sia propra eldonejo, la Eldonejo FLACSO en Kito [2].
La ĝenerala sekretario de FLACSO estas la historiistino Josette Altmann Borbón el Kostariko ekde 2016.