Lauri Viita | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lauri Arvi Viita |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1916 en Pirkkala |
Morto | 22-an de decembro 1965 (49-jaraĝa) en Helsinko |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Lingvoj | finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Familio | |
Edz(in)o | Aila Meriluoto (en) (1948–1956) |
Infanoj | 7 |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto |
Lauri VIITA - n. la 17-an de decembro 1916 en Pirkkala, m. en aĝo de 49 jaroj pro trafikakcidento la 22-an de decembro 1965 en Helsinko - estis finna verkisto. Li publikigis kvar poemkolektojn kaj du romanojn. Lia unua verko poemkolekto Betonimylläri aperis en 1947. Ĝi fariĝis vere populara. Viita forlasis sian ĉarpentistan laboron kaj fariĝis libera verkisto. Lia dua poemkolekto Kukunor (1949) sukcesis pli malmulte. El liaj verkoj estas konataj speciale poemkolekto Betonimylläri kaj Moreeni. Moreeni estas romano pri laboristoj kaj iliaj familimembroj en kvar unuaj jardekoj de 20-a jarcento. Ĝi estas parte aŭtobiografia teksto. Poste li publikigis poemkolektojn Käppyräinen (1954) kaj Suutarikin, suuri viisas (1961).