Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lavaveix-les-Mines (stacidomo). |
Lavaveix-les-Mines | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Aubusson |
Kantono | Chénérailles |
INSEE kodo | 23105 [+] |
Poŝtkodo | 23150 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Pierre Brignolas 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 642 (2022) [+] |
Loĝdenso | 136 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°04′20″N 2°05′22″O / 46.07222°N, 2.08944°O (mapo) Koordinatoj: 46°04′20″N 2°05′22″O / 46.07222°N, 2.08944°O (mapo) |
Alto | 366 m [+] |
Areo | 4,71 km² ( 471 ha) [+] |
46° 04′ 20″ Nordo 2° 05′ 22″ Oriento / 46.0722222222 °N, 2.08944444444 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Lavaveix-les-Mines [+] | |
Lavaveix-les-Mines estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 838 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Lavaveix-les-Mines situas ĉe la departementa vojo 942, sude de Ahun. Ĝi etendiĝas sur 4,71 km², kaj havis 838 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 177 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Lavaveix-les-Mines situas je alteco de 500 metroj.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Lavaveix-les-Mines apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
La komunumo mem estis kreita la 29-an de aprilo 1868, sur la loko de la vilaĝeto "La Vaveix". Malnovtempe ekzistis la karbo-mino de Lavaleix, el kiu restas hodiaŭ nur kelkaj ruinoj. Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Pierre Brignolas, kiu do fariĝis la loka urbestro.
La loka preĝejo datiĝas de la 19-a jarcento.
Lavaveix-les-Mines apartenas al la kantono de Chénérailles, kies ĉefurbo estas Chénérailles. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.