|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lazy
|
- Ne konfuzu ĝin kun Łazy.
Lazy (germane Lazy, pole Łazy) estas loka parto de urbo Orlová situanta en Silezio, en Teŝinio, en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 317 loĝantoj (2021).
Lazy estis menciita la unuan fojon en la latina dokumento Liber fundationis episcopatus Vratislaviensis, verkita en la tempoj de episkopo Henryk de Wierzbno ĉirkaŭ 1305 inter kelkaj vilaĝoj devigitaj pagi dekonaĵojn al la episkopejo en Wrocław.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 072 |
---|
1880 | 1 516 |
---|
1890 | 2 171 |
---|
1900 | 5 782 |
---|
1910 | 7 896 |
---|
1921 | 8 071 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 7 869 |
---|
1950 | 6 938 |
---|
1961 | 4 966 |
---|
1970 | 2 640 |
---|
1980 | 1 074 |
---|
1991 | 453 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 317 |
---|
2011 | 282 |
---|
2021 | 317 |
---|
La devena Lazy estas tute egaligita kun la tero, kreas ĝin nur arbarigita pejzaĝo kun ŝutmontoj el mineja agado inter Orlová kaj Havířov. La nombro de loĝantoj de la nuntempa Lazy estas sole 240. Ni trovos en Lazy krom la areo de minejo Nové jámy neniun signifan memorindaĵon. En la pejzaĝo de la eksa urbeto restas kelke da soliĝintaj monumentetoj kaj monumentoj. Pruvo de la eksa kresko estas nur strata reto, kiu restis konservita, sed sen konstruareo. La ŝoseoj kaj trotuaroj en kampoj kaj en herbejoj regule renkontiĝas en diversaj anguloj - ni povas nur antaŭsenti iliajn hodiaŭ jam neekzistantajn nomojn.
Lazy fariĝis memento de evoluo de industrio, precipe dank' al nigra karbo. Plimulto de loĝantoj de nuntempa Orlová sub nocio Lazy imagas nur nigrakarban minejon situanta apud ĉefaj ŝoseoj ĝis Havířov kaj Karviná, sed ne la antaŭan urbon.
-
En tiuj ĉi lokoj estadis konstruareo de Lazy
-
Kapelo de sankta Johano sur loko, kie estis fare de faŝistoj pafmortigita Vilém Suchánek el Lazy
-
Monumento al fondintoj de minejafero kaj fajroestingista korpuso proksime de minejo Lazy
-
Minejo Lazy