Laurids Nielsen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1540 en Tønsberg, ![]() | |
Morto | 5-a de majo 1622 en Vilno | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Norvegio Svedio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Upsalo Universitato de Kolonjo Universitato de Loveno Universitato de Douai | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto misiisto universitata instruisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Laurids Nilssøn aŭ Laurids Nielsen, latine Laurentius Nicolai Norvegus (naskiĝis 1540 en Tønsberg, mortis la 5-a de majo 1622 en Vilno)[1] estis norvega kapelano de la sveda reĝedzino, Katarina Jogajlido (1526-1583)[2], kaj jezuita pastro, kiu partoprenis en la kontraŭreformacio en Svedio, ekdisputante kun la lokaj luteranoj kaj publikigante dubosencan libron. Li eble estis parenco de Jens Nielsen (1538-1600)[3], episkopo de Oslo, kaj havis la ambicion rekatolikigi Svedion.
La Universitato de Upsalo ege malfortiĝis dum la regado de Gustavo Vasa kaj Johano la 3-a decidis malfermi novan teologian kolegion en Stokholmo por restarigi la altan edukecon ene de la sveda regno. Pro sia populareco, Norvegus estis indikita kiel profesoro kaj pli malfrue rektoro de la nova institucio. Li sukcesis altiri multajn studentojn kaj penis eviti multajn diskutojn klopodante kaŝi sian lojalecon al Katolikismo.
Li unue estis edukita en la katedrala lernejo de Oslo, poste li daŭrigis siajn studojn en Kopenhago kaj en 1558 li estis en Amsterdamo. En 1559, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Loveno, kie li aliĝis al la katolik-romia eklezio. Post diplomiĝi kiel Magistro, li studis tie, eniris en la Societon de Jesuo kaj ordiniĝis sacerdoto en 1565. Kiel kolego de Roberto Bellarmino[4], li instruis en la religia seminario, sed ekde 1571 li klopodis trovi postenon kiel misiisto en Skandinavio.
La ŝanco aperis en 1575, kiam la reĝo Johano la 3-a, akceptis Norveguso-n kiel konfesanton de la reĝino, tamen li ne povus igi publika lian katolikan fidon. Tie li trovis la rezistecon de la rektoro de la Municipa Lernejo en Stokholmo, Abraham Angermannus (1540-1607)[5].