Le Jouet | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Le Jouet |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 8 dec. 1976, 7 apr. 1977, 12 maj. 1977, 15 sep. 1977, 23 sep. 1977, 17 feb. 1978, 23 feb. 1979, 25 maj. 1979, 3 apr. 1980 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Étienne Becker |
Reĝisoro(j) | Francis Veber |
Produktisto(j) | Alain Poiré |
Scenaro | Francis Veber |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Vladimir Cosma |
Rolantoj | Pierre Richard • Michel Bouquet • Jacques François • Michel Aumont • Gérard Jugnot • Alix Mahieux • Charles Gérard • Daniel Ceccaldi • Eva Darlan • Jacqueline Noëlle • Lyne Catherine Jeanne Chardonnet • Michel Robin • Michel Ruhl • Michèle Sand • Roger Riffard • Yves Barsacq • Pierre Nègre |
IMDb | |
Le Jouet (La Ludilo) estas franca filmo de Francis Veber aperinta en 1976.
François Perrin, ĵurnalisto senlabora depost 17 monatoj, estas dungata de pariza magazino "France-Hebdo", kiun direktas la timiga miliardulo Pierre Rambal-Cochet.
Iun tagon, dum riportado en vendejo de ludiloj, posedata de la miliardulo, li trafas Eric, filon de Pierre Rambal-Cochet, kiu estas elektonta ludilon. Je ĝenerala surprizo, Eric prenas François kiel ludilon. Tiu ĉi unue priridas tion, li ne estas ludilo. Tamen post minacoj de maldungo kaj instigo de la vendej-direktoro, Perrin rezignacias kaj fariĝas ludilo de la eta Eric, ene de la luksega domego de Rambal-Cochet.