Le Pecq | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Preĝejo Saint-Wandrille
| |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Yvelines | ||||
Kantono | Le Pecq | ||||
| |||||
INSEE kodo | 78481 [+] | ||||
Poŝtkodo | 78230 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 78481 | ||||
Retpaĝaro | www.ville-lepecq.fr | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Laurence Bernard (2014-2020) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 16 496 (2010) | ||||
Loĝdenso | 5 808 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 54′ N, 2° 7′ O (mapo)48.89422.1156Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 7′ O (mapo) | ||||
Alto | min. 67 m -- maks. 176 m | ||||
Areo | 2,84 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Le Pecq estas franca komunumo situanta en departemento Yvelines en la regiono Francilio. Ĝi estas lokita en la okcidenta ĉirkaŭurbo de Parizo kaj ĝia areo ampleksas 2,84 km². En 2009 ĝi kalkulis 16 342 loĝantojn nomatajn "Alpicois".
La komunumo de Le Pecq situas en kurbo de la rivero Sejno, 19 km-ojn okcidente de Parizo, ĉe la piedo de la Kastelo de Saint-Germain-en-Laye.
La teritorio de Le Pecq etendiĝas ambaŭflanke de Sejno kaj inkluzivas malgrandan insulon, Corbière, kiu estas parte protektita kiel zono de nestado por migrantaj birdoj. Parko laŭ ties nomo kuŝas sur la maldekstra bordo de la rivero.
Le Pecq najbaras al la komunumoj de Saint-Germain-en-Laye kaj Mareil-Marly en la okcidento, Montesson kaj Le Mesnil-le-Roi (distrikto de Carrières-sous-Bois) en la nordo, Croissy-sur-Seine kaj Le Vésinet en la oriento kaj Marly-le-Roi kaj Le Port-Marly en la sudo.
La unua mencio pri Le Pecq datiĝas de 704. Tiun jaron, la Merovida reĝo Childebert la 3-a konsentis ĉarton al Abatejo de Fontenelle, kiu inkluzivis teritorion en Aupec - la moderna Le Pecq.
La 31-an de majo 1875, parto de Le Pecq estis apartigita kaj kunfandita kun partoj de Chatou kaj Croissy-sur-Seine por krei la komunumon de Le Vésinet.
Le Pecq estas priservata de stacidomo, troviĝanta sur Linio A de Pariza RER: Le Vésinet - Le Pecq, kiu fakte situas sur la teritorio de Le Vésinet.
Busoj de kompanio Veolia priservas haltejojn en la urbo (linio 21M) kaj ligas la stacidomon Le Vésinet - Le Pecq kun stacidomo de Marly-le-Roi (linio 21).
Busoj de RATP priservas kelkajn haltejojn en la periferio de la urbo (linio 259) kaj ligas ĝin al stacidomo de Saint-Germain-en-Laye unuflanke kaj al stacidomo de La Défense aliflanke.