Le Petit Nicolas
filmo
Originala titolo
Le Petit Nicolas
Originala lingvo
franca lingvo
Kina aperdato
2009, 26 aŭg. 2010, 12 mar. 2015, 15 jan. 2015
Ĝenro
porinfana filmo, komedia filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado
Denis Rouden
Reĝisoro(j)
Laurent Tirard
Produktisto(j)
Olivier Delbosc • Marc Missonnier
Scenaro
Alain Chabat • Laurent Tirard • Grégoire Vigneron
Loko de rakonto
Parizo
Muziko de
Klaus Badelt
Rolantoj
Valérie Lemercier • Kad Merad • Sandrine Kiberlain • Anémone • Maxime Godart • Alain Sachs • Cyril Couton • Daniel Prévost • Éric Berger • François Damiens • François-Xavier Demaison • Françoise Bertin • Gérard Jugnot • Jean-Michel Lahmi • Louise Bourgoin • Marie Berto • Michel Duchaussoy • Michel Galabru • Nathalie Cerda • Renaud Rutten • Serge Riaboukine • Sophie-Charlotte Husson • Victor Carles • Vincent Claude
Produktinta firmao
Fidélité Productions
IMDb
Le Petit Nicolas (La Eta Nikolao ) estas franca filmo de Laurent Tirard aperinta en 2009 , adaptita de la samnoma porinfana verko Le petit Nicolas .
Nicolas travivas pacan ekziston, li havas gepatrojn kiuj amas lin, grupon de kamaradoj kun kiuj li bone amuziĝas, kaj li tute ne volas ke io ŝanĝiĝu. Tamen, iun tagon, Nicolas subaŭskultas konversacion inter siaj gepatroj, kiu kredigas al li ke ŝia patrino estas graveda.
Averto : La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Li ektimas kaj imagas la plej grandan malbonon: frateto baldaŭ estos tie, li okupos tiom da loko ke liaj gepatroj ne plu zorgos pri li, kaj fine ili eĉ forlasos lin en la arbaron kiel La Malgrandan Fingreton. Por eskapi el tiu malfeliĉa sorto, Nicolas lanĉas sin en kampanjon de ĝentileco al siaj gepatroj kaj provas fariĝi nemalhavebla. Tamen, volante tro bone fari, li amasigas mallertaĵojn kaj altiras al si ilian koleron. Senespera, li decidas ŝanĝi sian strategion. Ĉion konsiderinte, ne li devas foriri, ĉar li estis tie la unua. Kiu malaperu, tiu estu la bebo.
Averto : Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Titolo: Le Petit Nicolas
Reĝisoro: Laurent Tirard
Help-reĝisoro: Alan Corno
Scenaro: Alain Chabat , Laurent Tirard kaj Grégoire Vigneron
dialogoj: Laurent Tirard, Grégoire Vigneron kaj Alain Chabat adaptita de verko de René Goscinny kaj Jean-Jacques Sempé
Scenaro-Konsilistino: Anne Goscinny
Foto-direktoro: Denis Rouden
Muntistino: Valérie Deseine
Platforma fotisto: Thierry Valletoux
Son-inĝeniero: Ricardo Castro kaj Paul Heymans
Miksado: Thomas Gauder
Ĉef-dekoraciistino: Françoise Dupertuis
Kostumoj: Pierre-Jean Larroque
Rol-direktoro: Agathe Hassenforder kaj Gérard Moulevrier (Agentejo Arda)
Muziko: Klaus Badelt
Interpretisto de enkonduka kanto: Renan Luce On n'est pas à une bêtise près
Produkta direktoro: Sylvestre Guarino
Produktoro: Marc Missonnier, Olivier Delbosc
Ekzekutiva produktoro: Christine de Jekel
Produktado: Fidélité Films kaj IMAV
Kunprodukto: M6 Films , Mandarin Films, Scope Pictures kaj Orange Cinéma Séries
Distribuado: Wild Bunch
la tuta aktoraro de la filmo Le Petit Nicolas en antaŭpremiero de 2009
Maxime Godart : Nicolas
Valérie Lemercier : Patrino de Nicolas
Kad Merad : Patro de Nicolas
Sandrine Kiberlain : Instruistino
François-Xavier Demaison : S-ro Dubon (la « Buljono », lerneja provoso)
Daniel Prévost : S-ro Moucheboume, firmaestro de patro de Nicolas
Victor Carles : Clotaire, lasta el la klaso
Damien Ferdel : Agnan, la « denuncanto », unua el la klaso
Vincent Claude : Alceste, manĝemulo
Michel Duchaussoy : Lernejestro
Michel Galabru : Ministro
Anémone : F-ino Navarrin, anstataŭa instruistino
Charles Vaillant : Geoffroy, filo de riĉulo
Benjamin Averty : Eudes
Germain Petit Damico : Rufus, filo de policisto
Virgile Tirard : Joachim
François Damiens : S-ro Blédurt, najbaro
Serge Riaboukine : Francis Leborgne, garaĝisto
Louise Bourgoin : Florovendistino
Nathalie Cerda : S-ino Moucheboume
Eric Berger : Majordomo de Geoffroy
Jean-Michel Lahmi : Gangstero eliranta el karcero
Gérard Jugnot : Ĥorestro
Elisa Heusch : Marie-Edwige
Alain Sachs : Lerneja kuracisto