Ledesma de la Cogolla | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of La Rioja (en) ![]() ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26321 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 19′ N, 2° 43′ U (mapo)42.319722222222-2.7180555555556Koordinatoj: 42° 19′ N, 2° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 753 m [+] | ||
Areo | 12,13 km² (1 213 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ledesma de la Cogolla [leDESma delakoGOlja] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj precize en ties norda subkomarko, nome la Cogolla kaj en la centro de la regiono.
Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono nur laŭ la regiona ŝoseo LR-433 kiu kondukas orienten al la LR-113 inter Bobadilla norde kaj Anguiano sude. Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 773 metroj super marnivelo.
Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[1]
En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 177 loĝantoj ĝis la nunaj 18, do oni preskaŭ perdis la tutan loĝantaron.
La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵo estas la preĝejo, la montara pejzaĝo, ktp.