Lefkandi

Lefkandi
arkeologia loko, tombo [+]
Koordinatoj38° 24′ 48″ N, 23° 40′ 22″ O (mapo)38.413223.672817Koordinatoj: 38° 24′ 48″ N, 23° 40′ 22″ O (mapo)

Lefkandi (Grekio)
Lefkandi (Grekio)
DEC

Map
Lefkandi
Vikimedia Komunejo:  Lefkandi [+]
vdr
Plaĝo ĉe Lefkandi

Lefkandi (greke Λευκαντί) estas marborda vilaĝo sur la insulo de Eŭbeo, Grekio. Arkeologiaj trovaĵoj atestas setlejon sur la mar-etenda monto, loke konata kiel Kseropolis, dum pluraj asociitaj tombejoj estis identigitaj proksime. La setleja ejo situas sur monto super Euripos, kun malgrandaj golfetoj formante naturajn havenojn oriente kaj okcidente de la ejo. La tombejoj troviĝas je la montodeklivoj nordokcidente de la setlejo; la tombejoj nun estas konataj kiel la Orienta Tombejo, Skoubris, Palia Perivolia, Toumba, aldone al pliaj pli malgrandaj grupoj de entombigoj. La ejo situas inter la insula du ĉefaj urboj en antikva tempo, Chalkis kaj Eretria. Elfosadoj okazis tie fare de la Brita Lernejo en Ateno, kaj daŭris en 2007 (Antaŭaj kampanjoj okazis en 1964-8, 1981-4).

Setlado ĉe Lefkandi povas esti pruvebla reen al la frua bronzepoko, kaj tio daŭris dum la bronza kaj fera epokoj, finiĝante ĉe komenco de la Arkaika periodo (frua 7-a jarcento aK). La konataj tombejoj kovras nur parton de la periodoj atestitaj en la setlejo, kiu datiĝas al la submikena tra subgeometra periodoj (ĉ. 1050 - 800 aK, la "greka malluma Epoko"). La forlaso de Lefkandi koincidas kun establo en setleja aktivado en la apuda Eretria kaj la elfosistoj argumentis, ke la ejo estas, fakte, la Malnova Eretria.

Kontribuo de Lefkandi al arkeologio

[redakti | redakti fonton]

La graveco de la ejo estas pro kelkaj faktoroj. Unue, gravaj okupaj tavoloj de la Malfrua Helada IIIC periodo (ĉ. 1200 - 1100/1075 aK.) estis elfositaj en la 1960-aj jaroj kaj tio permesis la starigon de ceramika sekvenco por tiu periodo, tiutempe nesufiĉe atestita. La IIIC setlejo plue staras kontraste al lokoj en la aliaj partoj de Grekio, kiel ekzemple la Peloponezo, kie multaj ejoj estis forlasitaj fine de LHIIIB (tio estas, fine de la mikena palaca periodo). Tiu situacio metas Lefkandi ene de grupo de lokoj en Centra Grekio, kun gravaj post-palaca okupado, kiel ekzemple Mitrou (setlejo), Kalapodi (sanktejo), kaj Elateia (tombejo).

Heroono de Lefkandi, vidate de la ĉefa enirejo.
Rekonstruado, heroono de Lefkandi ĉ. 1000 aK.

La arkeologia signifo de la ejo estis rivelita en 1980, kiam granda tumulo estis malkovrita enhavinte la restaĵojn de viro kaj virino ene de granda strukturo nomita de iuj hērōön (ἡρῷον) aŭ "tombo de heroo." Ekzistas iu disputo pri la strukturo, ĉu ĝi estis fakte konstruita hērōön por memorfesti heroon aŭ ĉu ĝi estis antaŭe la tombo de paro, kiuj estis lokaj gravuloj por aliaj kialoj. Ĉi tiu monumenta konstruaĵo, konstruita ĉ. 950 aK., 50 metrojn longa kaj 13.8 metrojn larĝe, kun ligna verando antaŭulo de templa arkitekturo, kiuj komencis aperi regule du jarcentojn poste.

Unu el la korpoj en la tombo estis cindrigita, la cindro esti envolvita en franĝita linotuko, poste stokitj en bronza amforo el Kipro. La amforo estis gravurita kun ĉasadaj scenoj kaj metita ene de ankoraŭ pli granda bronza ujo. Glavo kaj aliaj gravaj varoj estis en ties proksimo. Oni kredas ke la cindro estis tiuj de viro.

La virina korpo ne estis cindrigita. Anstataŭe, ŝi estis entombigita apud muron kaj ornamita per juveloj, inkluzive de ringo de elektrumo, bronza portebla fajrujo kaj gorĝokovraĵo verŝajne venas el Babilono kaj jam mil jarojn aĝa, kiam ĝi estis entombigita. Fera tranĉilo kun ebura tenilo troviĝis proksime al ŝia ŝultro. Oni ne konas, ĉu ĉi tiu virino estis entombigita samtempe kun la homaj restaĵoj, aŭ je pli posta dato. Akademiuloj sugestas, ke la virino estis murdoferita por esti entombigita kun la viro, eble ŝia edzo, praktiko kio rememorigas pri la Hinda kutimo de sati. Aliaj akademiuloj indikis la mankon de decida indico por sati en tiu okazo, sugestante anstataŭe ke tiu virino eble estis grava persono en la komunumo en sia propra rajto, kiu estis enterigita kun la homa cindro post ŝia propra morto.

Kvar ĉevaloj ŝajnas esti oferitaj kaj estis inkluditaj en la tombo. Du el ili estis trovitaj kun feraj mordaĵoj ankoraŭ en ilia buŝo.

Kseropolis

[redakti | redakti fonton]
Kseropolis - maretenda monto

Arkeologiaj esploroj elfosis setlejon, kie kontinua okupado pruveblas de la mikena periodo tra la malluma epoko kaj en historiaj tempoj. Arkeologoj sugestas, ke la ejo povas esti identigebla, kiel la malnova Eretria, kies loĝantoj estis devigitaj forlasi la ejon kaj moviĝi pli fore de Ĥalkida, kiel rezulto de la Lelantina milito.