Leila Forouhar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1959 (65-jaraĝa) en Esfahano |
Lingvoj | persa |
Ŝtataneco | Irano |
Familio | |
Patro | Jahangir Forouhar (en) |
Patrino | Farangis Farahzadi (en) |
Frat(in)o | Kamran Forouhar (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto muzikisto |
Leila Forouhar (persa لیلا فروهر) estas irana kantistino kaj aktorino, naskita la 23-an de februaro 1959 en Isfahano. Leila ĝuas la saman popularecon kiel Googoosh, la primadono de la irana pop-muziko.
Leila ofte donas koncertojn ĉie en la mondo, precipe ekde la 1990-aj jaroj. Dum sia vojaĝo al Taĝikio ŝi kantis kun la taĝika kantistino Maniĵa Davlatova. La populareco de Leila inter la taĝikoj kaj afganoj estas same granda aŭ eĉ pli granda ol tiuj de indiĝenaj kantistoj en ambaŭ landoj.
Leila Forouhar apartenas al tiuj artistoj kiuj uzas lingvan diversecon (vidu ankaŭ sub listo de multlingvaj muzikgrupoj kaj kantistoj).
Unu de ŝiaj plej bone venditaj albumoj ("Planedo de Harmonio[1]"), konsistas el famaj kantoj en malsamaj lingvoj kiel la angla, itala, greka, araba, hebrea, daria, armena, turka kaj kurda.
Ŝiaj albumoj estas haveblaj ĉe Tower Records kaj iTunes[2]
Listo de multlingvaj muzikgrupoj kaj kantistoj.