Lemförde estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Diepholz centre de la federacia landoMalsupra Saksio, oriente de la lago Dümmer. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3415 loĝantojn. La komunumo estas parto kaj administra centro de la komunumaro Altes Amt Lemförde, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj. La ĉefa entrepreno de la komunumo estas metalprilabora uzino, nomata "Lemföder Metallwaren".