Lencburgo | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Lencburgo |
Koordinatoj | 47° 23′ 15″ N 8° 10′ 50″ O / 47.38750 °N, 8.18056 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 15″ N 8° 10′ 50″ O / 47.38750 °N, 8.18056 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 8014 |
Areo | 11,33 km² |
Alteco | 405 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5600 |
Komunumkodo | 4201 |
![]() | |
Lencburgo (germane Lenzburg) estas historia urbo,
komunumo, kaj ĉefloko de la samnoma distrikto de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 8014 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
La urbo Lencburgo situas inter Araŭo kaj Zuriko ĉe la bordo de la rivero Aabach, elfluanto el la Lago de Hallwil kaj alfluanto al rivero Aro, inter du montetoj.
Lencburgo limas en nordokcidento al Rupperswil, en nordo al Niederlenz kaj Möriken-Wildegg, en nordoriento al Othmarsingen, en oriento al Hendschiken, en sudoriento al Ammerswil, en sudo al Egliswil, en sudokcidento al Seon, kaj en oriento al Staufen.
Lencburgo troviĝas en bonega trafika situacio:
Tra Lencburgo unuflanke pasas la ĉeflinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Araŭo kaj aliflanke de la urbo flankaj kondukas al Baden kaj la Seetalfervojo al Lucerno laŭlonge de la Lago de Hallwil.
Apud la urbo pasas ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Margreto tra Zuriko al Berno kaj Ĝenevo.
La unua dokumenta mencio de Lencburgo datiĝas el la jaro 924 kiel de Lencis.
Distrikto Lencburgo | |
---|---|
![]() |
![]() |
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen |