Leo BAECK (naskiĝinta la 23-a de majo 1873 en Leszno, mortinta la 2-an de novembro 1956 en Londono) estis germana-juda teologo.
Baeck frekventis la rabenan seminarion en Vroclavo. En 1894 li ekfrekventi la Altlernejon pri la scienco de judismo al Berlino kaj doktoriĝis ĉe Wilhelm Dilthey. Ekde 1897 Baeck estis rabeno en Opole, ekde 1907 en Düsseldorf kaj ekde 1912 en la germana ĉefurbo Berlino.
Dum la Unua mondmilito li - kromnomite lasta instruisto de la germana judaro - deĵoris kiel batalkampa animzorganto. Li iĝis estrarano de Keren Hajessod, fonduso por financi enmigrojn de judoj en Palestinon. Aliaj okupoj: li kungvidis Jewish Agency, kiu defendis la interesojn de judoj vivantaj en Palestino antaŭ la brita mandatregistaro; en 1922 ĉefo de la Ĝenerala rabena asocio de Germanio; ekde 1924 prezidanto de la germana branĉo de la konata bonfara ligo B'nai B'rith; direktoro de la Regna reprezentado de judoj en Germanlando. Ĉar Baeck rifuzis ĉiujn proponojn savi sin per fuĝo eksterlanden li deportitis en la 1943-a jaro en la koncentrejon de Terezín.
Post la liberigo en 1945 Baeck iĝis prezidento de Monda Unuiĝo por Progresema Judismo. Ekde 1948 li estis profesoro pri religia historio ĉe Hebrea Unia Kolegio en Cincinnati.
Fonditis en 1954 en Jerusalemo la Instituto Leo Baeck, kiu havas hodiaŭ filiojn en Novjorko kaj Londono. Ekde 1956 la Centra konsilio de judoj en Germanio aljuĝas ĉiun jaron la Leo-Baeck-premion.
La pensoj de Baeck temas pri la karaktero de judismo. Gravaj verkoj estas Das Wesen des Judentums (1905) kaj Dieses Volk (1955-1957, 2 vol.). Krome ekzistas Leo Baeck College en Londono, Leo Baeck Foundation en Potsdam kaj la internacia stipendiprogramo Leo Baeck Fellowship Programme.