Leonard Feather | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1914 en Londono | |
Morto | 22-an de septembro 1994 (80-jaraĝa) en Encino | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono (1948–) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | |
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto verkisto de nefikcio muzika ĵurnalisto muzikproduktisto muzikproduktoro komponisto muzikhistoriisto ĵazpianisto muzikkritikisto ![]() | |
Laborkampo | Ĵazo ![]() | |
Aktiva dum | 1932–1994 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Leonard Geoffrey FEATHER (* 13-an de septembro 1914 en Londono; † 22-an de decembro 1994 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis brita ĵazmuzikisto, ĵazĵurnalisto kaj -kritikisto, komponisto, produktisto kaj ĵazhistoriisto, kiu verkis interalie por la ĵazrevuo Down Beat kaj konatiĝis per multaj ĵazlibroj.
Feather alkreskis en Londono kaj verkis jam ekde siaj malfruaj dekaj jaroj pri filmo kaj ĵazo. Li ludis pianon kaj klarneton (kelkaj el liaj sonregistraĵoj publikiĝis) kaj komponis poste ankaŭ mem (kion interpretis Mel Torme kaj B. B. King). Post kiam li en 1935 unuan fojon vizitis Usonon kaj alterne tie kaj en Anglujo laboris kiel diskoproduktanto kaj aranĝisto (inter alie por Duke Ellington kaj Louis Armstrong, en Anglujo por Benny Carter), li finfine transloĝis en 1939 je Novjorko. Tie li produktis diskojn kun Lester Young kaj Charlie Parker samkiel la unuajn diskojn de Dinah Washington, George Shearing kaj Sarah Vaughan. En la 1940-aj jaroj li organizis en Novjorko la koncertojn en Carnegie Hall kaj estis gazetara agento de Duke Ellington.
Ekde 1943 Feather estis redaktisto ĉe Esquire Magazine kaj kolumnisto por la revuoj Metronome, Down Beat, Playboy (ekde 1959 li estis ties ĉefredaktisto), por Los Angeles Times kaj por Jazz Times. Konata estis la „Blindfold Test“, kiun li enkondukis en 1946 ĉe Metronome: li prezentis al ĵazmuzikisto dum intervjuo muzikon, kiun tiuj devis alordigi al la ĝustaj aŭtoroj. Ili aperis ekde 1951 regule en Down Beat. En 1960 Li transloĝis al Los-Anĝeleso. 1972–1974 li instruis ĉe la Universitato de Loyola kaj 1987–1988 ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. En la radio li dum jaroj anoncis la muzikprogramon de Voĉo de Ameriko.
Leonard Feather verkis la akompantekstojn por miloj da ĵazaj sondiskoj kaj estis longan tempon la ĉefa ĵzkritikisto. Ekde 1967 li tenis ankaŭ televid-elsendon Feather on Jazz. Li estas ankaŭ konata kiel verkinto de multaj libroj pri ĵazo kaj aparte de sia ĵaz-konsultlibro, por kies verkado li regule dissendis demandilojn al muzikistoj.
La filino de Feather estas ĵazkantistino kaj kantoverkistino Lorraine Feather (* 1948).
Feather ludis interalie kun Louis Armstrong, Barney Bigard, la Marsala Band kaj Sarah Vaughan. Liaj propraj bandoj nomiĝis Ye olde english swynge band, Esquire all americans kaj Playboy Jazz All Stars.