Leptanilenoj, Leptanillinae, estas subfamilio de formikoj. Ili estas siavice dividitan en la triboj Anomalomyrmini kaj Leptanillini.
En ĉiuj Leptanillini, la larvoj nutras la formikreĝinon per sia hemolimfo pere de specializitaj procezoj en siaj protorakoj kaj triaj abdomenaj segmentoj.[1] Tiu kutimo similas al tiu de la nerilata genro Adetomyrma, nomita ankaŭ Drakul-formikoj, kiuj pikas siajn larvojn por akiri korpofluaĵojn.
Almenaŭ Leptanilla (nomiga genro) kaj Phaulomyrma estas malgrandaj, flavaj, blindaj formikoj kiuj vivas subsurface.
La Leptanillinae estas disvastigitaj en tropikaj kaj varmaj moderklimataj regionoj de Eŭropo kaj Aŭstralio.[2]