Lernanto-infana palaco Mangyŏngdae | ||
---|---|---|
lernejo, Pioneers Palace [+] | ||
Lando | Nord-Koreio | |
Situo | Pjongjango | |
- koordinatoj | 39° 0′ 50″ N, 125° 39′ 32″ O (mapo)39.01398125.65882Koordinatoj: 39° 0′ 50″ N, 125° 39′ 32″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1989 | |
Lernanto-infana palaco Mangyŏngdae | ||
Vikimedia Komunejo: Mangyongdae Children's Palace [+] | ||
La lernanto-infana palaco Mangyongdae [mangjongde] (koree 만경대학생소년궁전) en Pjongjango estas publika instalaĵo en Norda Koreio kie la infanoj dediĉas al ekstra- aktivadoj, kiel lerno de muziko, fremdaj lingvoj, komputadaj kapablecoj kaj farado de sportoj. Ĝi estis establita en la 2-a de majo de 1989 kaj ĝi situas en strato Kwangbok (Liberigo) en la nordo de Mangyŏngdae.
Ĝi estas la plej granda el la multaj palacoj en Norda Koreio dediĉita al infanoj post lernejaj aktivecoj. Antaŭ la infana palaco estas granda edukad-grupo kaj du enormaj fontanoj, leviĝanta 90 kaj 100 metroj.
La infana palaco Mangyŏngdae havas 120 ĉambrojn, naĝejon, gimnazion kaj 2000-sidejan teatron. La Infana Palaco Mangyŏngdae estas ne la samo kiel la infana palaco Pjongjango, kiu situas en la nordo de la Placo Kim Il-sung kaj fondita en 1963.