Lernejo Harrow | |||
---|---|---|---|
Public school • internulejo • sendependa lernejo en Britio • lernejo por knaboj | |||
Situo | |||
Ŝtato | Unuiĝinta Reĝlando | ||
Koordinatoj | 51° 34′ 21″ N, 0° 20′ 6″ U (mapo)51.5725-0.33500000000001Koordinatoj: 51° 34′ 21″ N, 0° 20′ 6″ U (mapo) | ||
| |||
| |||
Retejo | Oficiala retejo | ||
Lernejo Harrow, komune konata simple kiel "Harrow" kaj en la angla Harrow School, estas angla neŝtata lernejo por knaboj de la brita publika sistemo ege tradicia kaj situa en la urbo de Harrow, en nordokcidenta Londono.[1] Harrow edukas knabojn el 1243 sed estis oficiale fondita de John Lyon laŭ Reĝa Ĉarto de Elizabeto la 1-a en 1572.[2]
La lernejo havas lernantaron de ĉirkaŭ 800 knaboj[3] dise en 12 gastohejmoj,[4].
Harrow havas multajn tradiciojn kaj riĉan historion, kiu inkludas la uzadon de kanotjero, frako, cilindro kaj bastono kiel uniformo same kiel tre longa linio de famaj ekslernantoj ekzemple 8 iamaj Ĉefministroj (ekzemple Winston Churchill, Jawaharlal Nehru kaj Henry John Temple), nombraj eksterkandaj politikistoj, iamaj kaj nunaj britiaj Lordoj kaj membroj de la Parlamento, du reĝoj kaj kelkaj aliaj membroj de diversaj reĝaj familioj kaj aliaj gravuloj kaj ĉe artoj kaj sciencoj.