Les Charlots | |
---|---|
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | rok-muziko • Q119686620 |
Profesio | muzikistoj, aktoroj, komikuloj |
Instrumentoj | voĉa muziko basgitaro soloa gitaro ritma gitaro drumo |
Aktivaj jaroj | 1966 - 1984 1992 - |
Retejo | Les Charlots |
Membroj | |
Gérard Rinaldi | |
La populara franca grupo de komikuloj Les Charlots estiĝis en la jaro 1966 devene kiel muzika grupo, inspirita de la glora Rolling Stones. La grupon kreis: Gérard Rinaldi[1] (kantado), Jean Sarrus (basgitaro), Gérard Filippelli (soloa gitaro), Luis Rego (ritma gitaro) kaj Donald Rieubon (drumo). Post tio, kiam ili komencis rikolti sukcesojn sur muzika kampo, ili invadis ankaŭ filman ekranon. Unuanfojon ili komune aperis en filmo de Pierre Richard Mi scias nenion, sed mi diros ĉion (1973). Ilia unua filmo, kie ili estis kiel ĉefaj steloj, nomiĝis La Grande Java. Ĝi havis grandan sukceson, kaj sekvis do filmoj kiel Frenezuloj el stadiono, La granda bazaro aŭ Kvar servistoj kaj kvar muskedistoj. Post paŭzo en la 90-aj jaroj (1984-1992) ili revenis al filmo kun karakteriza nomo La reveno de Les Charlots (1992).